dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La nigra galero (14)

您是本帖的第 1500 个阅读者
树形 打印
标题:
La nigra galero (14)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La nigra galero (14)
Tute soleca estis _Myga van Bergen_!

Bedaurindulino! -- Ke shi ne estis tute forlasita, estis ankau unu
el la zorgoj de _Myga_.

Jes, ankorau iu sin interesis pri la infano de _Michael van Bergen_,
jes, ankorau sciis la orfino, ke unu fidela koro estis restinta al
shi, ke -- _Jan Norris_ de _Amsterdam_ fordonos la lastan sangoguton
por shi; sed _Jan Norris_ estis ekzilito, kiun minacis la ekzekuto
per la pendigo, se iu hispano kaptos lin en la stratetoj de
Antverpeno. Kaj _Jan Norris_, la akvogeuzo, sin montris ofte
multoble alivestita en la stratetoj de Antverpeno.

_Jan Norris_ tute ne estis forgesinta la junaghrememorojn, kiel
opiniis lia patro _Jan Geerdes Norris_.

Ankorau nun _Jan_ kaj _Myga_ estis gefianchoj. Ke nenia forto monda
ilin disigos, tion ili estis jhurintaj al si reciproke; sed kio
okazos el tio, neniu de ili povis diri, dum la patro _Michael_ vivis
ankorau.

Nun _Michael van Bergen_ estis mortinta kaj enterigita depost dekkvar
tagoj; sed _Jan_ estis malaperinta depost monatoj. Chu li vivis
ankorau? Chu la ondoj estis englutintaj lin? Chu la hispanoj,
kaptante lian shipon, estis kaptintaj kaj pendigintaj lin?

Kiu povis diri tion?

Kion povis fari la bedaurinda soleca _Myga_ en la sovagha mondo, se
_Jan_ estis mortinta!

La nokto pli kaj pli proksimighis; sed _Myga_ timis kushighi. Char
shi ne povis dormi pro zorgo kaj korpremo, kial kushighi? Iom post
iom la chambreto malvarmighis, sed la orfino ne shajnis senti ghin,
shi ne metis novajn karbojn en la kameneton. Shi formetis la
shpinilon, kaj kovris la vizaghon per la manoj, klinante la kapon al
la brusto. Tiel shi sidis kelkan tempon, ghis tamen shi eklevis sin
por kushighi.

ip地址已设置保密
2015/2/11 8:57:41

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04883 秒, 4 次数据查询