dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 《火光在前》

您是本帖的第 7829 个阅读者
树形 打印
标题:
《火光在前》
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
31
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
4.2
  En la ĉambro ne estis tre hele. Sur vando el bambusplitoj pendis landkarto de la apudrivera regiono,plena de ruĝaj kaj bluaj linioj kaj diversaj aliaj signoj. Telefona aparato staris sur ligna seĝo,kaj sur tableto kuŝis papero kun ruĝa kaj blua krajono. Zaj Haŭ,la sekciestro laboradis fervore tuj post kiam li atingis la riverbordon hieraŭ nokte,eĉ ne ferminte unu fojon la okulojn. Sur la nigra variola vizaĝo montriĝis lia speciala mensvigleco kaj streĉo. Li hontis pro sia hieraŭa malsukceso en la esplorao pri travadejo. Kun tia sento kaj dank' al lia riĉa sperto,li finskizis post dekkelkaj horoj de esplorado kaj observado la aranĝon de la malamika batalpozicio,kiun ni preparis trarompi. Ilia artilerio lokiĝis sur alta ebeno de la maldekstra alo. La sekiĝintaj kaj neanstataŭitaj branĉoj en la fronto,kiuj estis starigitaj por kamuflaĵo,kaj la movado de gardstarantoj jam malkovris fakte ilian pozicion. Maŝinpafilo-nestoj apartigis la tranĉejon de la ordinaraj infanterianoj kaj la ŝirmaĵojn. La tuta batalpozicio etendiĝis horizonte sur la ĉeborda altaĵo. Malantaŭ la batalpozicio estis monto kaj post tiu lasta leviĝis pli altaj kaj pli multaj montoj en malproksimo.
  En tiu tago la diviziestro trifoje vizitis la observejon. Li estis silenta kaj serioza. Li bezonis pli da informoj por doni meterialon por lia juĝo kaj decido. Kiam li vizitis ĝin je la kvara posttagmeze,li diris al la sekciestro: "La malamiko ankoraŭ ne malkovris nin ,tio estas certa. Kion ni plej bezonas estas koni la situacion de la malamikoj kaj la konkretan topografion de la albordiĝejo. Observu bone kaj raportu post ĉiuj kvin minutoj."
  Farinte tiun severan postulon,li rekuris vigle kun fleksita talio al sia divizia sidejo laŭ la arbaro post la kabano. Kiel li bezonus ĉiun konkretan materialon,laŭ kiu li decidos la atakdirekton post surbordiĝo de la trupo! 
ip地址已设置保密
2015/4/13 14:06:32
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
32
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
4.3
  Tiun tagon la radistacio estis ekstreme okupata. La frekventaj telegramoj inter la korpuso kaj la armegrupo klarigis,ke la tuta linio fiksis sian atenton al tiu ĉi sekcio. Ĉe lia returno,la politika komisaro,kun serioza mieno kaj kuntiritaj brovoj,transdonis al li telegramon. La cirkonstanco estis tre urĝa. La ĉefa forto de Sung Ŝilien retiriĝis en Iĉang per ĉiaj klopodoj por savi sin. La frata trupo,kiu antaŭeniris el Jŭan'an laŭ la Lianghokoŭ-Fenŝangcang linio,estis atingonta Nancingŭan la saman vesperon kaj baronta la malamikan savirejon al Sĉŭan. La armegrupo postulis,ke oni nepre trapasu Jangci Riveron hodiaŭ vespere,nepre! Trapasu la riveron dek kilometrojn oriente de Iĉang,tuj okupu la ĉefan artilerian pozicion de Huanghŭabaŭ kaj samtempe baru al la malamikoj la ĉefvojon al la suda bordo de la rivero. Oni devas ne atentigi la malamikon. Se ili malkovrus nian intencon,ili elglitus el niaj manoj. Unu demandsigno post alia aperis antaŭ la okuloj de la komandanto. Ambaŭ la diviziestro kaj la politika komisaro estis sagacaj kaj seriozaj homoj. Ili elcerbumis penege ĉe tiu grandioza historia turnpunkto. En la komandejo regis streĉa atmosfero. La ĉefo de la unua sekcio ofte venis por ricevi ordonon aŭ raporti pri la kondiĉo de la urĝa preparado por la transiro. La telefono sonoris senĉese. La ĉefo de la tria sekcio eniris hazarde kaj eliris. En la tuta komandejo malofte aŭdiĝis laŭta interparolado. La politika komisaro fumadis seninterrompe. Posttagmeze,dum tagmanĝo,la kuiristo speciale kuiris freŝan fiŝon por la diviziestro,ĉar li memoris,ke la ĉefo ofte menciis pri la fiŝoj de tiu loko. Tamen li manĝis tre malmulte,ĉar plurfoje io interrompis la manĝadon. Kiam li ĉetabliĝis la trian fojon,eksonoris telefono de la observejo:
  "Senĉesa movado sur la malamika pozicio,ŝajne ili translokiĝos."
ip地址已设置保密
2015/4/14 21:09:01
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
33
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
4.4
  Jen la plej terura novaĵo! Ili intencis forkuri? La atmosfero ekstreĉiĝis. La alta figuro de la politika komisaro ekleviĝis de la tablo. Li kuntiris la brovojn serioze. La diviziestro formetis la aŭdilon kaj tuj kuris al la apudrivera observejo. Tie li klare vidis la malamikojn tra la 'Zeiss' teleskopo,kiun li akiris en la unua batalo en nordoriento kaj konsideris sia kortrezoro. Nun ĝi utilis. Efektive li rimarkis,ke la malamikoj moviĝas senceŝe en la pottagmeza ora sunlumo,kiu jam perdis sian timigan ardon. Ili kuradis senorde kaj mistere tien reen sur la rivera bordo kiel formikoj.
  Pasis du minutoj,tri minutoj,kvin minutoj ... La diviziestro ĉiam rigardis silente. Fine li formetis subite la teleskopon kaj triumfa rideto alnaĝis sur la vizaĝo.
  "Laŭ Zaj!" en ilia defend-konstruaĵo certe estas varmege kvazaŭ en forno."
  "Kiel vi scias?"
  "Vidu! Ili ne povas plu elporti,kaj ĉiu kuras al la rivero,sin trempas en ĝi kaj kuris reen. Jen estas alia moviĝo!"
  La ĉefo de la dua sekcio spiris kun plifaciliĝo,kaj malbenis. Li diris,ke se estus permesate pafi,li pafos propramane por mortigi la hundidojn. Samtempe li daŭrigis sian laboron zorgeme.
  Ĉen Ŝengzaj reiris meditante pri la problemoj kaj kliniĝis sur la landkarton tuj post la reveno kaj manĝis nenion plu.
ip地址已设置保密
2015/4/16 20:25:03
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
34
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
4.5
  Suno subiris. La lasta ŝvebanta kaj mola rebrilo respekuliĝis en la rivero. La korpgardisto transportis la tablon sur la terenon antaŭ la domo. Li metis ĝin sub vicon de granatarboj. Malantaŭ ili estis lageto,en kiu plenfloris blankaj lotusoj. La suno similis sangruĝan globon. Ĝi jam perdis sian blindigan brilon. La difinitan horon de atako oni raportis al la korpuso sed ne ricevis ankoraŭ respondon. La diviziestro rigardis al la malamika pozicio signita sur la landkarto kaj konsideris ankoraŭfoje. Unue,se malsukcesus la transiro? (Li kapneis decide: neeble.) Due,eĉ se oni trapasus,tamen ne povus tuj okupi la riverbordan pozicion kaj la malamika artilerio havus sufiĉan tempon por sin pretigi? Trie,ni okupus la pozicion de la infanterio sed ne povus okupi la artilerian antaŭ tagiĝo,tiukaze la aeroplanoj kaj kanonoj farus al ni gravan domaĝon! La plej grava punkto estas,ke ni ne povos detranĉi al ili la retirvojon pro tio.
  "Nepre trapasu la riveron hodiaŭ vespere!" Tio estas neŝanĝebla fakto. Laŭ la porto de la observejo,vetero estas serena,la rapideco de la fluo ne pliiĝas. Ĉe noktomezo estos luna lumo kaj ni estus facile malkovritaj de la malamikoj. Sed negrave. Li jam decidis. Li organizos la ses boatojn en ŝturmogrupon kaj atakos la strategian punkton kun kuraĝa riskemo. Li nun simple bezonis idealan gvidiston,kiu povus konduki la trupon precize al la atakinda punkto tuj post la surbordiĝo. Tamen la rivero estis blokadata dum tuta monato,kie troviĝus tia ideala gvidisto? 
ip地址已设置保密
2015/4/20 14:46:31
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
35
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
4.6
  Laŭ la propono de la politika komisaro,la regimento komisiis la surprizan atakon al la sesa roto. Ĝi lokiĝis malantaŭ monteto kovrita de arbaro. La situo estis plene ŝirmita,de kie serpentumanta vojeto etendiĝis ĝia la riverbordo. Post vesperiĝo,la tuta roto okupiĝis de preparado. Kelkaj ŝipistoj kune kun grupo da batalantoj riparis la difektitan boaton en junkaro ĉe golfeto. Pelotonestroj iradis tien ĉi tien por esplori la armilojn,municion kaj batalmaŝinojn. La direktoro sidis en kabano,legante la ĵurskribojn senditajn de ĉiuj grupoj. Jen la ĉefa trajto,kiun li trovis en ili. Dum la trijara liberiga batalo,neniam okazis kiel nun,ke preskaŭ ĉiu batalanto petas aliĝon al la komunista partio. Ĉiu diris kun emocio: baldaŭ finiĝos la batalo,kia honto estus,se oni scius,ke mi ankoraŭ ne fariĝas partiano,kiam mi hejmenrevenus! Bonekonataj vizaĝoj alnaĝis vizie antaŭ li,kiam li legadis la ĵurskribojn. Li ridetis feliĉe kaj krucigante la krurojn skribis surgenue raporton al la superuloj. La rotestro ĝojegis kun malfermita buŝo. Li kun la plejparto de la batalantoj estis en alia granda ĉambro kaj aŭskultis la paroladon de la maljuna ŝipisto kaj la virino pri atentindaĵoj dum transiro. En lamplumo,la batalantoj babilis gaje. Fumgirlandoj flugis eksteren de super la kapoj. Unuvorte,aŭdinte ke venas tempo plenumi la gloran devon konfiditan al ili de Prezidanto Maŭ,ĉiu estis entuziasma,streĉita,okupita kaj gaja. Ekde mateno la rota sidejo estis plena de homoj,kiuj postulis trapasi per la unua boato.
  Ŭang Cun vidis,ke venas lia deĵorhoro,surdorsigis pafilon kaj eliris tra la tumulta amaso kun klinita kapo kaj duona cigaredo ĉe buŝangulo. Hodiaŭ li estis maltrankvila. Konfuzaj pensoj svarmis en la cerbo. Tuta tago kaj nokto jam pasis post alveno al la riverbordo,li ĉiam kuŝadis sur fojna kuŝejo kun malfermitaj okuloj. La du hometoj en lia cerbo ne nur luktis,sed baraktis je vivo kaj morto. Tia penskonflikto ne estas malofta ĉe revolucia batalanto. Tia estas la vera kontraŭaĵo,kiu troviĝas ĉe fervora rotano,kiam li staras antaŭ malfacila realeco. Sed tiel forta kiel la lia ankoraŭ malofte okazis.
ip地址已设置保密
2015/4/21 20:39:07
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
36
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
4.7
  Hodiaŭ plurfoje li memoris pri sia hejmo ĉe la supra fluo de Nunkiang*. Antaŭ du jaroj,en neĝa vetero,sub la gvido de komunista partio oni komencis la 'suprenturniĝo'**-movadon kaj terdividon. Tiam liaj pensoj ankaŭ forte konfliktis. Noktomeze li ekleviĝis kaj iris al la laborgrupo. Laŭ Ŝie,la grupgvidanto kaptis liajn manojn kaj trovis la dek fingrojn tremantaj kiel arbofolioj. Li diris al li elkore:
  "Laŭ Ŭang,eldiru kion vi havas en la koro,la komunista partio estas ĉiam kun vi!"
  Li estis tiel tuŝita,ke li ploris. Li forskuis ĉiajn hezitojn,prizorgojn,kiujn la malnova socio lasis al li kaj ekstaris decideme. En 1947 li aliĝis al la armeo. Li batalis tre brave. Li vundiĝis unufoje,kaj fine distingis sin en la Liaŭsi batalo. En tiu tempo lia penso estis: "Hodiaŭ mi montriĝas homo. Estonte ni vidu laŭ konscienco!" Tamen la neniam perdita fervoro cedis al la kruda realeco dum la lastaj tagoj kaj li ekfariĝis postrestulo***. Li ekmemoris la kverelon kun Jang Tienbaŭ de ĉi tiu mateno kaj la ameman rigardon de la divizia politika komisaro dum la babilado. Tiuj rememoroj lin frapis kiel ledaj vipoj. La vizaĝo varmiĝis,la frunto ŝvitis kaj larmoj altrudiĝis. Li ne povis komprenigi sin: "ĉu timigas min malfacilaĵoj? En la bone konata sanga batalo ĉe Sping 1947,oni manĝis nenion dum du tagoj,trinkis el la manplatoj malbonodoran akvon miksitan de sango de mortintoj,kaj mordis nekuiritan terpomon sidante apud kadavroj,kiam kugloj fajfadis preter la orelpinto. Tamen mi ne timis. Ĉu timigas min nun la varmego,pluvo kaj moskitoj? Hodiaŭ en la roto oni okupiĝis je ĉiaj preparadoj antaŭbatalaj. Posttagmeze en la kunveno de la tutrota soldataro,la direktoro speciale menciis la ĉiam-postrestulon Li Fungtung kun laŭdo dum la diskonigo de la atakordono. Ĉu mi devas resti post li?" Li ne povis cedi al tia penso. Li forviŝis la larmon sur la mentono. Ĉe blovo de nokta vento,li iom sobriĝis. Li decidis distingi sin en tiu ĉi batalo por aliĝi al la partio. Kun tia decidemo li iris viziti la direktoron.
  ____
  *Nunkiang: granda rivero en Helungkiang (Amur) Provinco.
  **Suprenturniĝo: populara esprimo por 'liberiĝo'.
  ***Postrestulo: populara esprimo por 'malprogresemulo'. 
ip地址已设置保密
2015/4/23 15:19:02
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
37
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
4.9
  Kiam liaj pensoj tiel alterne luktis inter si,subite plaŭda bruo aŭdiĝis el la supraĵo de la rivero. Li levis sian pafilon ekscitite kaj malkovris ion nigran kaj moviĝantan,kiu alnaĝis rapide al la bordo. Li forte surpriziĝis,kaj ne kuraĝante pafi senmotive,li alkriis plengorĝe: "Kiu estas?"
  La nigra ombro plaŭdigis la akvon baraktante,spiregante kaj respondis kun laŭta voĉo: "O! ... --mi apartenas al la liberiga armeo,--ni estas samtendaranoj! ..."
  Tio estis homo,kiu alnaĝis kun tabulo. Ŭang Cun retenis sin de pafado,sed kriis freneze kun atentemo: "Haltu,ne moviĝu!"
  Tiu suprengrimpis penege kun plaŭdbruo,staris ĉe la bordo kaj kriis kun levitaj brakoj: "Kamarado,mi estas sendita de la gerila trupo de la suda bordo."
  Ĵus intencante inspekti la postenojn,la pelotonestro ekaŭdis la krion,li kaptis revolveron kaj alrapidis unua. Grupo da batalantoj,kiuj bivakis en najbara arbaro post la kunveno,ankaŭ ekstaris kaj alkuris ĉirkaŭe kun bajonetoj. La pelotonestro permesis la homon alproksimiĝi.
  "Kamaradoj,oni aŭdis ke vi transiros la riveron--nia trupo sendis min por informiĝi. Mi venis al la transa bordo jam 4-5 tagojn. Kun granda peno mi alvenas,kamarado. Tuj konduku min al via superulo,kamarado!" diris la homo,preme kaptante la manon de la estro kaj lia voĉo tremis pro emocio.
ip地址已设置保密
2015/4/27 15:04:13

 37   7   4/4页   首页   1   2   3   4    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询