dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 《钦差大臣》

您是本帖的第 12486 个阅读者
树形 打印
标题:
《钦差大臣》
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
51
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

4.10.1

Sceno X.

ĤLESTAkOV kaj KOMERCISTOJ, kun korbo da vino kaj kun konusoj da sukero.

Ĥlestakov.---- Kio estas al vi, miaj karaj?

Komercistoj.---- Kun plej humila peto ni venas al via afabla moŝto.

Ĥlestakov.---- Kaj kion vi deziras?

Komercistoj.---- Ne pereigu nin, reganto nia! Maljusteco estas farata al ni tute sen ia kaŭzo.

Ĥlestakov.---- De kiu?

Unu el la komercistoj.----Nu, ĉio de la ĉi tiea urbestro. Tia urbestro, ho, reganto mia, neniam ankoraŭ ekzistis en la mondo. Tiajn ofendojn li faras, ke eĉ priskribi ne estas eble. Per senĉesa enloĝigado de soldatoj li tute nin elturmentis, ni ne scias jam kiel nin savi. Ne laŭ decaj agoj li agas. Li ekkaptas per la barbo kaj diras: “Ha, vi, tataro!”Per Dio! Nu, se ni, por tiel diri, ne farus decan respekton al li, ----sed ni ja ĉiam plenumas la ordon: kion oni devas doni por vesto al lia edzino kaj filino, ---- ni kontraŭ tio ne disputas. Sed ne, vidu, al li ĉio ĉi tio ne sufiĉas, ----per Dio! Li venas en la magazenon, kaj kion li trovas, li ĉion prenas. Li ekvidas pecon da drapo, li tuj diras: “He, mia kara, tio ĉi estas bona drapo: forportu ĝin al mi.”Kaj ni vole-ne-vole portas, kaj la peco ja enhavas ĉirkaŭ kvindek arŝinojn.

Ĥlestakov.---- Ĉu vere! Ha, kia fripono li do estas!

Komercistoj.----Per Dio! Tian urbestron neniu memoras, simple ni devas ĉion kaŝi en la magazeno, kiam ni lin ekvidas. Tio estas ne sole, por tiel diri, ian delikataĵon, sed eĉ ĉian abomenaĵon, li prenas: sekigitaj prunoj, kiuj jam de sep jaroj kuŝas en la barelo, ĉe mi eĉ komizo ĝin ne volus manĝi,---- kaj li la tutan manon tien enŝovas. Lia nomfesto estas en la tago de la sankta Antono, kaj ŝajnas al ni, ni tiam portas jam al li en granda amaso ĉion, kion oni nur povas, nenio mankas al li; sed ne, donu al li ankoraŭ, li diras ke ankaŭ la tago de la sankta Onufrio estas lia nomfesto. Kion fari? Ankaŭ en la Onufria tago ni portas.

Ĥlestakov---- Sed tio ĉi ja estas simple rabisto!

Komercistoj.---- Per Dio, vere.Kaj provu nur diri unu vorton de protesto, li tuj sendos al vi en vian domon tutan regimenton por enloĝigi. Kaj se vi nur per io lin kolerigis, li ordonas fermi la pordon: “Mi vin, ---- li diras, ---- ne submetos, ---- li diras, ---- al korpa puno aŭ al torturo: tion ĉi, ---- li diras,---- la leĝo malpermesas, sed jen, mia kara, vi manĝos ĉe mi haringon!

Ĥlestakov.---- Ha, kia malnoblulo! Sed por tio ĉi li devas ja esti sendita rekte Siberion.

Komereistoj.---- Nu, kien ajn via afabla moŝto Iin forsendos ----ĉio estos bona,nur, por tiel diri. pli malproksimen de ni. Ne rifuzu, nia patro, akcepti nian regalon de bondeziro: ni salutas vin per iom
da sukero kaj per korbeto da vino.

Ĥlestakov.---- Ne, vi tion ĉi ne pensu; mi prenas absolute neniajn subaĉetojn. Jen ekzemple, se vi proponus al mi prunte tri centojn da rubloj, ---- nu, tio estus tute alia afero: preni prunte mi povas.

Komercistoj.---- Kun plezuro, nia patro! (Ili elprenas monon.) Sed kio estas tricent! jam pli bone prenu kvincent, nur helpu.

Ĥlestakov.---- Bone: prunte ---- mi nenion diros, mi prenos.

Komercistoj, transdonis al li sur arĝenta pleto la monon.---- Nu, faru al ni Ia komplezon, prenu jam ankaŭ la pleteton.

Ĥlestakov.---- Bone, mi povas preni ankaŭ la pleton.

Komercistoj, salutante.---- Nu, volu preni jam kune ankaŭ iom da sukero.

Ĥlestakov.---- Ho, ne, subaĉetojn mi prenas neniajn. . .

Osip.---- Via moŝto! kial vi ne prenas? Prenu! En la vojo ĉio taŭgos. Donu la konusojn kaj la korbeton. Donu ĉion, ĉio estos utila. Kio tie estas? ŝnureto? Donu ankaŭ la ŝnureton, ---- en la vojo ankaŭ ŝnureto estos utila; se la veturileto ie rompiĝos aŭ io simila, oni povos ligi.

Komercistoj.---- Faru do jam tian favoron, via grafa moŝto! Se jam vi, por tiel diri, ne helpos en nia peto, tiam ni jam ne scias, kion fari; restos al ni nur pendigi nin.

Ĥlestakov.---- Nepre,nepre! Mi pensos.(La komercistoj foriras.)

Voĉo de vilino ---- Ne, vi ne havas la rajton ne allasi min! Mi plendos kontraŭ vi al li mem. Vi ne puŝu tiel dolore!

Ĥlestakov.---- Kiu tie estas?(Aliras al la fenestro.) Kion vi deziras,mia virino?

Voĉoj de du virinoj.---- Vian favoron mi petas, patro mia. Ordonu aŭskulti min, reganto mia.
Ĥlestakov, tra la fenestro.---- Enlasu ŝin.

ip地址已设置保密
2015/4/21 20:38:36
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
52
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

4.11.1

Sceno XI.

ĤLESTAKOV,SERURISTEDZINO kaj SUBOFICIREDZINO

Seruristedzino, salutante ĝis la planko.---- Favoron mi petas. . .

Suboficiredzino.---- Favoron mi petas. . .

Ĥlestakov.---- Sed kiaj virinoj vi estas?

Suboficiredzino.---- Suboficira edzino Ivanova.

Seruristedzino.---- Seruristedzino, ĉi tiea urbanino, Fevronja Petrova Poŝljopkina, mia patro. . .

Ĥlestakov.---- Haltu, antaŭe unu parolu. Kion vi bezonas?

Seruristedzino. ---- Favoron vian mi petas, kontraŭ la urbestro mi alportas mian plej humilan peton! Dio donu al li ĉian eblan malbonon! Nek liaj infanoj, nek li, fripono, nek liaj onkloj, nek liaj onklinoj havu en io ian profiton!

Ĥlestakov.---- Kio estas?

Seruristedzino.---- Li ja ordonis preni mian edzon en la soldataron, kvankam tute ne estis nia vico, ---- tia fripono! eĉ laŭ la leĝo ne estas permesite: li estas ja edzigita.

Hlestakov.---- Kiel do li povis tion ĉi fari?

Seruristedzino.---- Li faris, fripono, li faris, ---- Dio lin batu en tiu mondo kaj en ĉi tiu! ke li, se li havas onklinon, ankaŭ al la onklino venu ĉia malbono, kaj se lia patro vivas, ankaŭ la patro, kanajlo, mortu kiel hundo aŭ sufokiĝu por ĉiam, fripono malbenita! Oni devis preni la filon de la tajloro, li ja estis ankaŭ drinkemulo, sed la gepatroj donis riĉan donacon, tiam li alkroĉigis al la filo de la komercistino Pantelejeva, sed Pantelejeva ankaŭ sendis al lia edzino tri pecojn da tolo, ----tiam li turnis sin al mi. “Por kio, ---- li diras, ---- vi bezonas edzon? li
jam ne taŭgas por vi.”Sed tion mi scias, ĉu li taŭgas aŭ ne taŭgas; ĝi estas mia afero, fripono malbenita! “Li estas, ---- li diras, ---- ŝtelisto; kvankam li nun ne ŝtelis, sed tute egale, ---- li diras, ---- li poste ŝtelos, oni lin ankaŭ sen tio en la venonta jaro prenos en la soldataron.”Sed mi, kiel mi povas esti sen edzo,
fripono malbenita! Mi estas malforta homo, vi malnoblulo tiela! Via tuta parencaro neniam vidu la lumon de Dio! kaj se vi havas bopatrinon, tiam ankaŭ la bopatrino. . .

Ĥlestakov.----bone, bone. Nu, kaj vi? (Elkondukas la maljunulinon.)

Seruristedzino, forirante.---- Ne forgesu, nia patro! Estu favora!

Suboficiredzino.---- Kontraŭ la urbestro mi venis, patro mia. . .

Ĥlestakov.----Nu, kio, pri kio? Diru en mallongaj vortoj.

Suboficiredzino.---- Li vergis min, patro mia!

Ĥlestakov.---- Kiel?

Suboficiredzino.---- Per eraro, mia patro! Niaj virinoj en la bazaro interbatiĝis, sed la polico venis tro malfrue. tiam ĝi kaptis min,kaj ĝi tiel min regalis per vergoj, ke mi du tagojn ne povis sidi.

Ĥlestakov.---- Kion do oni povas nun fari?

Suboficiredzino.---- Fari oni kompreneble nenion povas. Sed por la eraro ordonu, ke li pagu punmonon. Forĵeti mem mian feliĉon mi ja ne bezonas, kaj mono estas nun por mi tre utila.

Ĥlestakov.---- Bone, bone! Iru, iru! Mi faros disponon. (Tra la fenestro enŝoviĝas manoj kun petoskriboj.) Nu, kiu tie estas ankoraŭ? (Aliras al la fenestro.) Mi ne volas, mi ne volas! Ne estas bezone, ne bezone! (Forirante.) Ili jam tro tedis min, diablo ilin prenu! Ne enlasu, Osip!

Osip, krias tra la fenestro.---- For, for! Nun ne estas tempo, venu morgaŭ! (La pordo malfermiĝas kaj el tie elstariĝas ia figitro en frisa supervesto, kun nerazita barbo, ŝveliĝinta lipo kaj ĉirkaŭligita vango; post ĝi en la perspektivo montriĝas kelkaj aliaj.)

Osip.---- For, for! Kien vi vin ŝovas? (Li apogas sin kontraŭ la unua per la manoj al lia ventro kaj elpuŝigas sin kune kun li en la vestiblon, puŝferminte post si la pordon.)

ip地址已设置保密
2015/4/22 20:40:58
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
53
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
4.12.1

Sceno XII.

ĤLESTAKOV kaj MARJA ANTONOVNA.

Marja Antonovna.---- Ha!

Ĥlestakov.---- Kial vi tiel ektimis, sinjorino?

Marja Antonovna.---- Ne, mi ne ektimis.

Ĥlestakov, pozante.---- Mi petas vin, sinjorino, al mi estas tre agrable, ke vi prenis min por tia homo, kiu . . . Ĉu mi povas kuraĝi demandi vin, kien vi intencis iri?

Marja Antonovna.---- Certe, mi nenien iris.

Ĥlestakov,---- Kial do ekzemple vi nenien iris?


Marja Antonovna.---- Mi pensis, eble ĉi tie estas la patrino. . .

Ĥlestakov.---- Ne, mi volus scii, kial vi nenien iris?

Marja Antonovna.---- Mi malhelpis vin. Vi estis okupata de gravaj aferoj.

Ĥlestakov, pozante.---- Sed viaj okuloj estas pli bonaj ol gravaj aferoj . . . Vi neniel povas malhelpi min, en nenia maniero; kontraŭe, vi povas fari plezuron.

Marja Antonovna.---- Vi parolas en maniero ĉefurba.

Ĥlestakov.---- Por tia bela persono, kiel vi, ĉu mi povas kuraĝi esti tiel feliĉa kaj proponi al vi seĝon? Sed ne, al vi decas ne seĝo, sed trono.

Marja Antonovna.---- Efektive, mi ne scias . . . mi tiel bezonis iri. (Sidiĝas.)

Ĥlestakov.- Kian belan tuketon vi havas!

Marja Antonovna.---- Vi estas mokisto, vi deziras nur moki provincanojn.

Ĥlestakov.---- Kiel mi dezirus, sinjorino, esti via tuketo, por ĉirkaŭpreni vian lilian koleton.

Marja Antonovna.---- Mi tute ne komprenas, pri kio vi parolas: ia tuketo . . . Kia stranga vetero estas hodiaŭ.

Ĥlestakov.---- Sed viaj lipetoj, sinjorino, estas pli bonaj ol ĉiu vetero.

Marja Antonovna.---- Vi ĉiam parolas ion tian . . . Mi petus vin, ke vi pli bone skribu al mi pro memoro iajn versojn en la albumon. Vi kredeble scias multe da ili.

Ĥlestakov.---- Por vi, sinjorino, ĉion, kion vi volas. Postulu, kiajn versojn vi deziras?

Marja Antonovna.---- Iajn tiajn bonajn, novajn.

Ĥlestakov.----Nu, kia gravaĵo estas versoj! Mi scias multe da ili.

Marja Antonovna.---- Nu, diru do, kiajn do vi skribos al mi?

Ĥlestakov.---- Sed por kio diri? Mi ja sen tio ilin scias.

Marja Antonovna.---- Mi ilin tre amas. . .

Ĥlestakov.---- Sed mi havas multe da ili kaj plej diversajn. Nu, ekzemple, mi skribos al vi jenon: “Vi, homo multe suferanta, ne plendu vane kontraŭ Dio! . . .”aŭ, ankaŭ aliajn . . . nun mi ne povas ilin rememori; cetere, ĉio estas ne grava. Pli bone mi anstataŭ tio prezentos al vi mian amon, kiu de via rigardo . . . (Li alŝovas la seĝon.)

Marja Antonovna.---- Amo! Mi ne komprenas amon . . . Mi neniam eĉ sciis, kio . . . amo . . . (Deŝovas la seĝon.)

Ĥlestakov.---- Kial do vi deŝovas vian seĝon? A1 ni estos pli bone sidi proksime unu de la alia.

Marja Antonovna, deŝovante sin.---- Kial do proksime? Egale estos se malproksime.

Ĥlestakov, alŝovante sin.---- Kial do malproksime? Egale estos se proksime.

Marja Antonovna, deŝovante sin.---- Sed por kio do?

Ĥlestakov, alŝovante sin.---- Sed ĝi ja nur ŝajnas al vi, ke estas proksime; vi imagu al vi, ke estas malproksime. Kiel mi estus feliĉa, sinjorino, se mi povus premi vin en miaj brakoj.

Marja Antonovna, rigardas al la fenestro.---- Kio ĝi tie estas, kvazaŭ preterflugis? Pigo aŭ ia alia birdo?

Ĥlestakov, kisas ŝin sur la ŝutro kaj rigardas al la fenestro.---- Ĝi estas pigo.

Marja Antonovna, leviĝas knn indigno.---- Ne, tio ĉi estas jam tro . . . Tia aroganteco! . . .

Ĥlestakov, retenante ŝin.---- Pardonu, sinjorino, mi faris tion ĉi de amo, efektive de amo.

Marja Antonovna.---- Vi rigardas min kiel tian provincaninon . . . (Penegas foriri.)

Ĥlestakov, plue retenante ŝin.---- De amo, kredu al mi, ke de amo. Mi nur simple ŝercis: Marja Antonovna, ne koleru! Mi estas preta sur la genuoj peti pardonon de vi. (Metas sin genue.) Pardonu do, pardonu! Vi vidas, mi estas genue!
ip地址已设置保密
2015/4/23 15:18:32
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
54
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

5.1.1

AKTO KVINA

La sama ĉambro.

Sceno I.

La URBESTRO, ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Urbestro.---- Kiel, Anna Andrejevna? He? Ĉu vi pensis iom pri ĉi tio? Jen, kia riĉa akiro, kanajlaĵo! Nu, konfesu malkaŝe: vi ja eĉ ne sonĝis pri tio----simple el ia urbestredzino subite fariĝi . . . fi, kanajlaĵo! . . . Kun kia diablo vi parenciĝis!

Anna Andrejevna ---- Tute ne; mi de longe ĉi tion sciis. Por vi ĝi estas mirindaĵo, ĉar vi estas simpla homo, vi neniam vidis bonordajn homojn.

Urbestro.---- Mi mem, mia kara, estas bonorda homo. Tamen efektive, kiam mi ekpensas, Anna Andrejevna, pri tio, kiaj birdoj ni ambaŭ fariĝis, He, Anna Andrejevna! Ni alte ekflugis, diabloj ĝin prenu! Nu, atendu, nun mi instruos ĉiujn tiujn amantojn de petoskriboj kaj denuncoj! He, kiu tie estas? (Eniras superpolicano.) Ha, ĝi estas vi, Ivan Karpoviĉ! Voku, mia kara, ĉi tien la komercistojn. Nun mi ilin prilaboros, la kanajlojn! Plendi kontraŭ mi! Vidu ilin, la malbenitan judan popolon! Atendu do, miaj kolombetoj! Antaŭe mi regaladis vin nur ĝis la lipharoj. sed nun mi vin regalos ĝis la barbo. Enskribu ĉiujn, kiuj iris plendi kontraŭ mi, kaj antaŭ ĉio tiujn skribistojn, skribistojn, kiuj artifikadis por ili petoskribojn. Kaj anoncu al ĉiuj, ke oni sciu: jen, diru, kian honoron Dio sendis al la urbestro, ke li edzinigas sian filinon ne kun ia simpla homo, sed kun tia, kia ĝis nun neniam ankoraŭ ekzistis en la mondo, kun tia, kiu povas ĉion fari, ĉion, ĉion, ĉion! A1 ĉiuj anoncu, ke ĉiuj sciu. Kriu al la tuta popolo, batu la sonorilojn, diablo ĝin prenu! Jam se estas soleno, ĝi estu soleno! (La superpolicano foriras.) Sekve jen, kiel estas, Anna Andrejevna, he? Kiel do nun, kie ni loĝos? Ĉi tie aŭ en Peterburgo?

Anna Andrejevna.---- Kompreneble, en Peterburgo. Kiel oni povas resti ĉi tie!

Urbestro.---- Nu, se en Peterburgo, ĝi estu en Peterburgo; tamen estus bone ankaŭ ĉi tie. Nu, mi opinias, la urbestrecon ni devas nun ĵeti al la diablo? Jes, Anna Andrejevna?

Anna Andrejevna.---- Kompreneble, kiel oni povas nun paroli pri urbestreco!

ip地址已设置保密
2015/4/27 15:01:58

 54   4   6/6页   首页   1   2   3   4   5   6    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询