MODERNA PENTRAĴO
Sinjoro Kolory estas moderna pentristo. Liaj pentraĵoj multe distingiĝas de tiuj de liaj samtempaj artkolegoj, precipe pri tio, ke sur ili tute ne estas rekoneble, kion ili prezentas.
Lastatempe li pentris unu belan “ pejzaĝon”. Tiu ĉi pentraĵo tre plaĉis al la riĉa Baronino de Ŝmirow, ŝi do aĉetis ĝin sufiĉe kare kaj pendigis ĝin en sia salono.
Baldaŭ alia pentristo, sinjoro Penick, amiko de Kolory, vizitis la baroninon. Ŝi fiere montris al li la novan pentraĵon, demandante lin pri lia opinio.
—Belega ĝi estas, vera majstra verko,—respondis Penick—bedaŭrinde estas nur, ke ne estas vivo sur ĝi. Se vi, kara baronino, permesas al mi, tuj pentros du ludantajn knabojn sur tiu vojo, kiu traserpentumas en la mezo de la bildo.
Kun plezuro la baronino konsentis kaj S-ro Penick alpentris du knabojn ludantajn sur la dirita loko.
Post kelka tempo S-ro Penick renkontis sian kolegon Kolory, kaj rakontis al li la okazintaĵon.
—Ho, malsaĝulo! Kion vi faris?—ekkriis Kolory,—tiuj da kompatindaj knaboj certe dronos!
—Dronos?—surprize demandis Penick.
—Jes, ili dronos; ĉar sciu malfeliĉulo, ke tiu traserpentumaĵo ne estas vojo, sed rivero.
PENTRARTO
Estas tri specaj pentrartoj: akvarela, paŝtela kaj olea. En nia lando mi ne vidis, kiu pentras per paŝtelo, sed scias ke plej parte da pentristoj pentras per akvarelaj koloriloj.
Antaŭ lerni pentrarton oni devas ekzerci karban desegnadon kun artika pupo. Iom antaŭe, oni ekzercis per krajono anstataŭ karbo, sed nun la krajono nur liveras al ni la uzadon por skizi la konturojn.
Kiam vi volas pentri, vi devas antaŭe posedi la necesajn instrumentojn: la stablo, paletro, la peniko ku streko, kaj kolorilkesto kun koloriltuboj. Se vi volas pentri ekster la domo, necesaj estas ankaŭ la pentra bastono kaj benketo.
En kolorilkestoj oni metas dek ĝis kelkdek kolorilojn, sed plej parte da ili ne estas ofte uzataj kaj eble anstataŭigeblaj. Mi vidas pentriston kiu nur uzas tri primitivajn kolorojn. Tio tamen estas nefacila klopodo, tial la necesaj koloriloj estas bezonataj: prusa bluo, ĉiela bluo, ultramaro, indigo, smeralda verdo, herbverdo, gumiguto ( tre bona kolorilo, kiun eŭropaj pentristoj ne ofte uzas), citronoflavo, terkoloro, cinabro, karmezinruĝo, kormino, sienbruno, vandikabruno, Ivora (elefanosta) nigro, kaj fine zinkblanko. La lasta multkvante uziĝis en olea pentrado, sed malofte en akvarela.
LA SOMERO
Kiel ĝuiga, kiel rava estas la somera tago en Malgrand-rusujo! Kiel, turmente-varmegaj estas tiuj horoj, kiam la tagmezo brilas en varmego kaj trankvileco, kaj blua nemezurebla oeano, kliniĝinta kvazaŭ kupolo super la tero ŝajne ekdormis, tute droniĝinte en dolĉa ripozo, ĉirkaŭprenante kaj premante en siaj aeraj brakoj la belan teron! Sur la ĉielo ne troviĝas eĉ unu nubeto; sur la kampoj ne aŭdiĝas interparoloj. Ĉio kvazaŭ mortis; nur supre en la ĉielsenfino tremkantas la alaŭdo kaj la arĝentsonaj kantoj flugas al la enamiĝinta tero; de tempo al tempo aŭdiĝas krio de mevo aŭ sonora voĉo de koturno en la stepo. Senmove kaj senpense, kvazaŭ promenantaj sencelo, staras altegaj kverkoj kaj blindigaj sunradioj lumigas pentrindajn amasojn da arbofolioj, motante sur la aliajn, kiel la nokto, malhelan ombron, sur kiu nur dum forta vento ŝprucas oraj sunradioj. La insektoj de smeralda, topaza, rubena koloroj svarmflugas super multekoloraj legomĝardenoj, sur kiuj kreskas ombrodonantaj sunfloroj ... Ho! Kiel volupta kaj dolĉplena estas la malgrand-rusuja somero!
N. Gogol
*Malgranda rusujo = Ukrajno