3. Multaj Amikoj
Kvankam ili estas en la sama strato, la domo de Petro kaj la Esperanto-klubo estas malproksimaj. Petro kaj Filipo marŝas kune kaj parolas pri vojaĝoj.
Petro: Sinjoro Filipo, ĉu vi multe vojaĝis?
Filipo: Multege. Mi jam estis en Anglujo, en Francujo... eĉ en Japanujo...
Petro: Ĉu vi parolas angle, france kaj japane?
Filipo: Ne. Tamen mi estis en la Esperanto-kluboj de Londono, Parizo kaj Tokio... Mi longe restis en tiuj urboj... En tiuj kluboj nun estas multaj amikoj miaj.
Petro: Mi esperas, ke ankaŭ en nia klubo estos multaj novaj amikoj por vi.
Filipo: Ankaŭ mi esperas. Mi nur bezonas koni ilin. Ni certe fariĝos amikoj, same kiel en ĉiuj aliaj Esperanto-kluboj. Esperantistoj estas bonaj homoj en la tuta mondo.
Petro: Ĉu vere?
Filipo: Jes. Estas mia sperto. Ĝenerale, esperantistoj estas idealistoj. Kaj ĉiuj idealistoj estas bonaj homoj.