"Tio estas stranga okazajho!" la komerca konsilanto[1] _Bolnau_
diris al konato, kiun li renkontis sur la Largha strato en _B_.
"Konfesu mem, ke ni vivas en malbona tempo."
"Vi pensas pri la afero en la nordo?", la konato respondis. "Chu vi
ricevis komercajn informojn? Chu la ministro de l'eksterlandaj aferoj
pro malnova amikeco diris al vi detalojn?"
"Pa, lasu min trankvila pri politiko kaj shtatbiloj; tio neniel
interesas min. Ne, mi celas la aferon pri _Bianetti_."
"Pri la kantistino? Chu shi ree estas dungita? Oni ja diris, ke
okazis malakordo inter shi kaj la orkestrestro--"
"Sed pro Dio", la komerca konsilanto ekkriis kaj miregante haltis;
"en kiuj drinkejachoj vi do restadas, ke vi ne scias, kio okazas en
la urbo? Do vi ne scias, kio farighis al Bianetti?"
"Nenian vorton, per mia honoro; kio do okazis pri shi?"
"Nu, nenio alia okazis al shi, ol ke shi hodiau nokte estis
mortpikata."
La komerca konsilanto inter siaj konatoj estis konsiderata kiel
shercemulo, kiu, matene de la dekunua ghis tagmezo farante siajn
promenadojn sur la Largha strato, shatis haltigi la homojn kaj
improvize kredigi ion al ili. Tial la konato ne estis tre kortushita
de tiu terura sciigo, sed respondis: "Ion alian vi do hodiau ne scias,
Bolnau? Vi supozeble estas tute elcherpinta vian spriton, ke vi
pentras per tiel akraj koloroj. Cetere, se alian fojon vi ree
haltigos min sur la Largha strato, tiam elpensu ion pli saghan; alie
mi estos devigata, iri malrektan vojon, hejmen irante de la
kancelario."
"Li ree ne kredas ghin!", la promenanto ekkriis, "Vidu, li ree ne
kredas ghin! Se mi estus dirinta, ke la imperiestro de Maroko estas
mortpikita, vi estus danke akceptinta kaj disvastiginta la sciigon,
char tie jam okazis similaj aferoj. Sed, se kantistino chi tie en B.
estas mortpikata, neniu volas kredi, ghis kiam oni vidas la funebran
irantaron. Sed, karulo, chi tiun fojon ghi estas vera, tiel vera,
kiel mi estas honesta viro."