La kantistino (3)
"Mi scias, ke vi ja havas viajn proprajn sciighilojn, kaj certe
ankau che Bianetti vi havas servistaranon. Estas homoj, kiuj nomas
vin la urba kroniko."
"Tro da honoro, tro da honoro", la komerca konsilanto ridis kaj
shajne sentis sin iom flatita. "Sed chi-foje mi ne havas alian
spionon, ol la medicinan konsilanton mem. Vi supozeble rimarkis, ke
mi tute kontrau mia kutimo ne promenas sur la tuta strato de unu
fino al la alia, sed chiam restas inter la Karla kaj la Frederika
stratoj."
"Certe mi tion rimarkis, sed mi pensis, ke vi faras fenestran
promenon antau la edzino de shtatkonsilanto _Baruch_[5]."
"Lasu min trankvila pri shi! Ni rompis unu kun la alia antau tri
tagoj; mia edzino ne shatis la rilaton, char tiu sinjorino ludas tiel
altspeze. Ne, la medicina konsilanto Lange chiutage je la dekdua
pasas tra la Largha strato, irante al la kastelo, kaj mi chi tie
embuske atendas, por tuj celi al li, kiam li venas el post la
stratangulo."
"Tiam mi restos che vi", la amiko diris, "la aferon pri Bianetti mi
devas audi pli detale. Vi ja permesas tion, Bolnau?"
"Kara sinjoro, neniel lasu gheni vin", la alia respondis. Mi scias,
ke vi manghas je la dekdua; do zorgu, ke via supo ne malvarmighu.
Plie Lange en via cheesto eble hezitos pri la rakontado; prefere post
la mangho venu en la kafejon, tie vi audos chion.--Cetere forighu,
tie li jam venas el post la stratangulo.