"Ekzemple, kiam antau nelonge vi aktoris en 'Otelo', onidire en unu
el la loghioj de l'unua etagho estis fremda grafo; tiu pretendas, ke
li vin rekonis kaj antau du jaroj en Parizo vidis en malbona
domo.--Sed, mia Dio, vi farighas pli kaj pli pala--"
"Estas nenio, la brilo de la lampo nur iom malpli hele lumigis min;
daurigu, daurigu!"
"Nu, tiu klacho komence restis nur en la unuaj rondoj, sed iom post
iom ghi penetris en la publikon, kaj char aldonighas tiu okazajho,
oni kombinas ambau kaj lokas vian interrilaton kun via atencinto en
tiun malbonfaman domon en Parizo."
Sur la esprimoplenaj trajtoj de la malsanulino dum tiuj paroloj la
intensa palo estis shanghighinta en flaman rughon. Shi estis levinta
sin pli alten, kvazau por preterlasi neniun vorton de tiu terura
sciigo, shia okulo estis streche kaj brule fiksita al la busho de la
kuracisto, shi apenau spiris, shia koro shajne haltis.
"Nun chio estas finita", shi ekkriis kun dolora rigardo al la chielo,
dum larmoj vershighis el shiaj okuloj, "nun chio estas elfinita; se
tion li audis, estis tro por lia jhaluzo. Kial hierau mi ne mortis,
ho! tiam mi havus mian bonan patron, kaj mia dolcha patrino konsolus
min pri la moko de tiuj kruelaj homoj!"
La kuracisto miregis pri tiuj enigmaj vortoj; li jhus volis diri al
shi konsolan, trankviligan vorton, kiam la pordo brue kaj abrupte
malfermighis kaj juna granda viro sin jhetis internen. Lia vizagho
estis okulfrape bela, sed sovagha obstino malserenigis liajn
trajtojn, liaj okuloj rulighis, liaj haroj nezorgite pendis chirkau
la frunto. Li havis en la pugno grandan kunrulitan notfolion, kiun li
kvazau aktorante svingis en la aero, antau ol trovi spiron por
paroli. Ekvidante lin, la kantistino laute ekkriis; la kuracisto
komence opiniis, ke pro timo, sed ghi estis pro ghojo; char charma
rideto transkuris trans shiajn lipojn, shia okulo tra larmoj brilis
renkonten al li. "_Carlo_[10]!", shi ekkriis, "Carlo! Fine vi
vizitas min!"