Oni povas imagi, kiel eksklude tiuj okazajhoj okupis la animon de
medicina konsilanto Lange. Lia ampleksa klientaro nun same embarasis
lin, kiel ghi antaue lin ghojigis; char chu la multaj vizitoj al
malsanuloj, kiujn li devis fari antaue, ne malhelpis lin, tre
baldau en la sekvinta mateno viziti la kantistinon kaj audi la
klarigojn kaj komentojn, kiujn atendante lia koro malpacience batis?
Sed por io la vizitoj en tridek ghis kvardek domoj utilis: li povis,
kiel li kutimis diri, subauskulti, kion oni diras pri Bianetti; eble
li ankau povis tion au tion ekscii pri shia stranga amanto,
orkestestro Boloni.
Pri la kantistino oni levis la shultrojn. Oni des malpli favore
jughis pri shi, ju pli oni chagrenighis, ke tiel longe nenio oficiala
kaj certa pri shia afero penetras en la publikon. Shiaj
enviantoj--kaj kiu distingigha kantistino, krom tio estante bela kaj
dekokjara, ne havas sufiche da tiaj--shiaj enviantoj chion malenviis
al shi kaj faris malicajn rimarkigojn; la moderuloj diris: tiel
okazas pri tiaj homoj; al germanino tio ja ne estus farighinta. Shiaj
amikoj kompatis shin kaj preskau ankorau pli timis pro shia
reputacio, ol pro shia sano. La malfelicha knabino! Lange pensis kaj
decidis des pli fervore servi al shi.
Pri la orkestrestro oni malmulte sciis, nek ion malbonan, nek ion
bonan. Proksimume antau tri kvaronjaroj li venis al B., en la hotelo
de Portugalujo luis subtegmentan chambreton kaj vivadis tre izolite
kaj modere. Li shajne perlaboris sian vivtenon per lecionoj pri
kantado kaj pri muzikaj komponajhoj. Cetere chiuj asertis, ke
ili rimarkis en li iom da ekscentreco, da malhumilo; kiuj lin pli
proksime konighis, trovis lin tre interesa, kaj jam kelka muzika
amatoro onidire mendis tablolokon por la vespermangho en la hotelo de
Portugalujo, nur por ghui lian plezurigan interparolon pri muziko.
Sed ankau ilia jugho akordighis en tio, ke li estas iom frenezeta,
char li malatentas, ech malshatas virinan kantadon, dum li ravite
parolas pri viraj vochoj, precipe pri viraj hhoroj; pri lia amrilato
kun la kantistino Bianetti shajne neniu sciis.