La kantistino (25)
"Estas vere, mi devas rakonti al vi ankorau plue. Chiufoje, kiam mi
meditis pri mia savo, mi laudis la providencon, ke oni kredis en tiu
domo, ke mi memmortigis min; char estis por mi nur tro certe, ke tiu
terura venus, por repreni sian viktimon au pereigi ghin, se li ech
nur iomete suspektus min vivanta; char sufiche multe da kvinfrankaj
moneroj li kredeble pagis por mi. Tial mi ne akceptis diversajn
shatindajn proponojn por teatroj tiel longe, kiel mi estis en
Piacenza, timante publike aktori. Sed kiam mi tie estis proksimume
unu jaron kaj duonan, iumatene Seraphina alportis al mi parizan
gazeton, en kiu estis anoncita la morto de la _chevalier de
Planto_[20]."
"Chevalier de Planto?" la kuracisto interrompis shin; "chu tio estis
la nomo de la viro forkondukinta vin el la domo de via duonpatro?"
"Tio estis lia nomo. Mi multe ghojis, mia lasta timo estis
malaperinta, kaj jam nenio min malhelpis, ne plu gheni miajn
bonfarantojn. Jam kelke da semajnoj poste mi venis al B. Mi
antauhierau iris al la maskobalo, kaj mi ja volas konfesi al vi, ke
mi estis tre gajhumora. Boloni ne devis scii, en kiu kostumo mi
aperos; mi volis inciteti kaj poste surprizi lin. Subite, dum mi sola
trairis la salonon, vocho flustris en mian orelon: 'Schepperl, kiel
fartas via onklo?' Mi estis konsternegita; tiun nomon mi ne plu
audis, de kiam mi forsavis min el la manoj de tiu terura. Mia onklo!
Mi ja ne havis onklon, kaj nur unu vivis, kiu antau la
publiko sin konsiderigis mia onklo, la chevalier de Planto. Mi
apenau havis sufiche da spiritcheesto, por respondi: 'Vi eraras,
maskulo!' Mi volis forrapidi, kashi min en la svarmanta amaso, sed la
maskulo enbrakigis sin kun mi kaj min retenis: 'Schepperl!' la
nekonato diris, 'mi konsilas al vi, kviete iradi apud mi; alie mi
rakontos al la homoj, en kia societo vi pli antaue restadis.' Mi
estis plene senespera, farighis mallumo en mia animo, nur unu penso
estis forta en mi: la timo pri malhonoro. Kion mi kompatinda,
senhelpa knabino povis fari, se tiu homo, kiu ajn li estis, pri mi
sciigos tiajn aferojn? La mondo kredus al li, kaj Carlo! ho, Carlo ne
la lasta min kondamnus. Mi senvole sekvis al la viro che mia flanko.
Li flustris al mi plej terurajn aferojn: mian onklon, kiel estis
nomata de li la chevalier, mi malfelichigis, pereigis mian patron,
mian familion. Mi ne plu povis elteni tion, mi elshiris min kaj
vokis, ke alvenu mia fiakro. Sed kiam mi rigardis chirkauen sur la
shtuparo, la terura figuro estis sekvinta min. 'Mi veturos kun vi
hejmen, Schepperl', kun terura rido li diris; 'mi ankorau devas
paroli kun vi kelke da vortoj.' Mi chesis vidi kaj audi, mi sentis,
ke mi senkonsciighas; mi revekighis ne pli frue ol en la fiakro, la
maskulo sidis apud mi. Mi eksterighis el la veturilo, li sekvis; li
tuj reekparolis; angorante, ke mi estos perfidata, mi diris al
_Babette_, ke shi eliru.