世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 2.1
Kial Chen Nazo havas kaj longan kaj dikan nazon,tute malsaman al tiu de la ailaj? Pri tio eble nur lia patrino povas klarigi.
La patro de Chen Nazo nomiĝas Chen Frunto,kaj en nia vilaĝo nur li havas du edzinojn. Li konis multajn ideogramojn,kaj antaŭ la Liberiĝo en 1949 lia familio havis 7 hektarojn da fekunda kampo kaj vinfarejon,kaj krome havis negocon en la ĉefurbo Harbino de Heilongjiang-provinco. Lia unua edzino,samvilaĝanino,naskis por li kvar filinojn. Antaŭ la Liberiĝo li fuĝis aliloken. Post la liberiĝo,ŝajne en 1951,li revenis en la vilaĝon eskortate de Yuan Vizaĝo kaj du milicanoj. Li fuĝis sola sed revenis kun virino,kies haroj estis flavaj kaj la okuloj bluaj,en aĝo de ĉirkaŭ 30 jaroj,nomata Ellen. En la sino de Ellen estis hundo kun makuloj tra la korpo. Ĉar la virino edziniĝis al Chen Frunto antaŭ la Liberiĝo,tial lia edzeco kun la du virinoj estis leĝa. Iuj malriĉaj fraŭloj en la vilaĝo ege malkontentis pri lia poligamio kaj diris al Chen Frunto duonŝerce kaj duonserioze,ke li cedu unu el la du edzinoj al ili por ilia uzo. Aŭskultante,Chen Frunto embarasiĝis,la kunpremitaj lipoj disiĝis kaj montriĝis ambigua mieno ne morna nek ĝoja. Unue la du edzinoj vivis en la sama korto,sed interbatiĝo de la du virinoj malpacigis la korton. En konsento de Yuan Vizaĝo,Chen Frunto disponigis al la dua edzino la du flankajn ĉambrojn apud la lernejo. La domo de la lernejo origine estis proprietaĵo de Chen Frunto,uzata kiel vinfarejo. Ankaŭ la du flankaj ĉambroj ekster la lernejo estis proprietaĵo de Chen Frunto. Chen Frunto interkonsentis kun la virinoj,ke li loĝos alterne kun ili. La hundo alportita de la flavhara virino de Harbino estis mortigita de indiĝena hundo. Nelonge post kiam la graveda Ellen enterigis la hundon,ŝi naskis Chen Nazo. Tial oni diris,ke Chen Nazo estis reenkarniĝo de la makulhundo,ke li havas subitan flaradon ĝuste pro la hundo. Tiam mia onjo jam lernis novan akuŝigan metodon en la gubernia urbo kaj fariĝis profesia akuŝigistino de la vilaĝo. Tio estis afero en 1953.