La repacigho kun la amanto shajne preskau ankorau pli efikis, por
sanigi la kantistinon, ol la plej lerte kunmetitaj tizanoj de shia
kuracisto. Shia farto en la sekvintaj tagoj videble plibonighis, kaj
baldau shi estis tiom resanigita, ke shi povis ekster la lito
akcepti la vizitojn de siaj kunsentemaj amikoj. La shanghighon de
shia farto supozeble estis ghisatendinta la polica direktoro, por
plue esplori la aferon. Li estis viro vidanta chion kaj zorganta pri
chio, kaj la famo pri li diris, ke ne facile iu sin forsavis, kiun
li ekcelis, ech se li forestus centkelke da mejloj. La medicina
konsilanto sciigis al li la historion de la kantistino; poste li
ankorau plue interkonsilighis kun barono Martinow kaj eksciis
kelkajn aferojn, kiuj shajnis al li tre interesaj. La shtatsendito
antau nelonge konfesis al li, ke li uzis la aferon pri la juna
Bianetti kiel okazon, por raporti al la estraro pri la krima vivado
de la chevalier de Planto. Li ne preterlasis prezenti en ghusta lumo
precipe la cirkonstancon, ke tiu kompatinda infano verdire estis
vendata. Tiu malbonfama domo baldau poste estis malestablata de la
polico, kaj la barono tion shajne aljughis chefe al siaj klopodoj pri
la afero. Ankau li audis pri la morto de la chevalier, sed opiniis
same kiel la polica direktoro, ke tio estas nur artifiko, por ke li
povu des pli sendanghere daurigi sian metion; char ambau ne dubis,
ke la provo mortigi la kantistinon, povas esti farita nur de tiu
terura homo. Sed kiel malfacile estis, sekvi la postsignaron de tiu
mortigisto! El la fremduloj tiam restadintaj en B. lau la certigo
de la direktoro chiuj estis nesuspektindaj; nur du cirkonstancoj
povis konduki al ia rezultajho: La naztuko trovita en la chambro de
Bianetti povis ebligi la malkovron, se ie oni vidis similan; tial
plej preciza priskribo de ghi estis en la manoj de chiuj kudristinoj
kaj lavistinoj, kiuj en B. kutimis zorgi pri la tolajho de la
fremduloj. Plue la direktoro opiniis supozebla pro psikologiaj
kauzoj, ke dua atenco kontrau la vivo de la kantistino sekvos,
nome en la kazo, ke la mortigisto ankorau restadas proksime.