fortojn, akompanis doktoron Lange chiufoje, kiam li vizitis shin; tie
oni priparolis kelkajn aranghojn, kelkaj shajnis bonaj, sed ne facile
efektivigeblaj, kelkaj estis tuj malakceptataj. Giuseppa mem fine
ekhavis penson, kiu al la du viroj shajnis tre tauga. "La doktoro",
shi diris, "permesis al mi, ree eliri; se li permesas, che la lasta
maskobalo de la karnavalo mi unue reaperus inter la homoj; estas
por mi alloge, tie montri min la unun fojon, tie komencighis mia
malfelicho. Se ni zorgos, ke tio farighu sufiche konata en B., kaj se
la chevalier ankorau estas chi tie, mi estas firmege konvinkita, ke
sub ia masko li sin ree alshovos al mi. Li sin ja gardos paroli, li
per nenio perfidos sin, sed siajn atencojn kontrau mia vivo li ne
chesigos, kaj mi pretendas, ke mi povas rekoni lin inter mil aliaj.
Lia grando, lia figuro, kaj antau chio liaj okuloj lin rekonigos al
mi. Kion vi opinias, sinjoroj?"
La projekto shajnis tre tauga. "Mi volus veti", la direktoro diris,
"ke sciighinte vian venon li ne restos for de la balo, ech nur por
vidi la objekton de sia vengho kaj doni novan nutrajhon al sia
furiozo. Cetere mi pensas, ke vi ne metu maskon antau vian vizaghon,
li tiam des pli facile rekonos vin, des pli facile proksimighos al vi
kaj enkaptighos; mi metos kelke da fortikuloj en domenojn kaj ilin
donos al vi kiel eskorton; tuj, kiam vi faris signon, la ruzulo estos
kaptita."
Babette, la chambristino de la kantistino dum tiu interparolo estis
al- kaj reirinta; shi estis audinta, ke shia mastrino decidis,
eltrovi la mortigiston au liajn helpantojn, shi ech opiniis, ke shi
shuldas al si mem, lau povo kunhelpi por tiu malkovro. Tial shi
shtelatendis la direktoron, kuraghighis kaj diris, ke shi jam antau
nelonge atentigis la doktoron pri cirkonstanco, kiu povus konduki al
malkovro, sed ke li shajne neniel atentas pri tio.