unua fojo la resanighintinon ree konduki inter la homojn. Shi volonte
konsentis; char per sia fidela flegado, per la patra zorgemo, kun kiu
li klopodis pri shi, li ja akiris la rajton pri shia plej arda
dankeco. Do li venis kun shi al la balfesto kaj shajne ne malmulte
vantighis pri sia loko flanke de la bela, interesa knabino. La
loghantoj de B. estas strangaj homoj. En la unuaj tagoj oni malbone
parolis pri la kantistino, de la plej elegantaj salonoj ghis
en la bierejachoj; sed kiam gravaj viroj protektis shin, kiam
respektataj sinjorinoj shin publike defendis, oni akomodighis al la
cirkonstancoj, kaj la B...anoj kortushite de la sorto de l'kompatinda
infanino vagadis en la stratoj kaj preskau mortis pro raviteco,
ke shi resanighis. Kiam shi eniris en la chambregon, chiuj shajne
atendis nur shin, kiel la reghinon de l'festo; oni aklamis shin kaj
ghojbruis, oni klakfrapis la manojn kaj kriis "brave!", kvazau jhus
prosperis al shi plej malfacilaj vochruladoj. Ankau la medicina
konsilanto ricevis sian parton de la aklamo: "Vidu, jen li", ili
kriis, "jen lerta viro, tiu savis shin."
La kantistino estis ghoje emociita de tiu aklamo de l'homamaso;
afekciite de la murmurado de l'gratulantoj shi ech preskau forgesis,
ke ankorau pli serioza celo shin kondukis en tiun chambregon; sed la
kvar fortikaj domenuloj proksime post shi sekvantaj kaj la demandoj
de la kuracisto, chu shi ankorau ne ekvidis la grizajn okulojn de la
chevalier, ree kaj ree memorigis shin pri shia intenco. Shi mem kaj
la kuracisto ne estis pretervidintaj, ke longa, malgrasa turko (en B.
oni nomis lian kostumon pashaho Ali), konstante prempushas sin
proksimen al shi; kaj kiom ajn da fojoj la amasa movigho de la
maskuloj forshiris lin, chiam li denove estis che ilia flanko. La
kantistino pushetis la kuraciston kaj montris per la okuloj al la
pashaho. Li respondis shian okulsignon kaj diris: "Mi jam antau
longe rimarkis lin." La pashaho proksimighis per nefirmaj pashoj; la
kantistino pli forte krochighis al la brako de Lange; li nun estis
tute proksime--rigidaj, grizaj okuloj elrigardis el la masko kaj
kava vocho diris al shi: "Mi senlime ghojas, ke mi vidas vin tiel
laudezire bonfarta." La kantistino timigite deturnis sin kaj shajne
skuetighis; ankau la maskulo che tiu vido tremante forturnis sin kaj
malaperis en la homamaso. "Chu tio estas li?", la medicina konsilanto
ekkriis. "Ekregu vin, nun estas necese, agi trankvile kaj chielzorge;
chu vi opinias, ke estas li?" "Ankorau mi tion ne certe scias", shi
respondis, "sed mi opinias, ke mi rekonas liajn okulojn."