世译:王士荣
柴门霍夫世界语大学群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 8.1
40 jaroj pasis,kaj la plej malgranda filo Xiangqun de mia granda frato fariĝis aerarmea aviadisto. La mondo ŝanĝiĝis,do,multaj aferoj iam plej sanktaj,fariĝis ridindaĵoj,kaj multaj okupoj plej multe enviataj fariĝis plej malestimataj. Tamen "aviadisto" daŭre restas enviata profesio. Tial mia granda frato,kiu emeritiĝis sur la ofico de estro de eduka buroo de la gubernio,speciale revenis en la vilaĝon por doni festenon por parencoj kaj amikoj.
La bankedo estis aranĝita en la korto de la dua frato. Oni instalis elektran lampon,kunmetis du tablojn kaj ĉirkaŭis ilin per pli ol 20 seĝoj. Ni sidis unu apud alia,tute proksime,ŝultro ĉe ŝultro. La pladoj estis tre abundaj,el diversaj bongustaĵoj,preparitaj de restoracio. Mia bofratino proponis manĝaĵojn al la gastoj: "Pardonon,nenion bonan mi preparis. Vi prenu laŭplaĉe." Mia patro diris: "Ne tiel diru. Se en 1960,eĉ prezidanto Mao Zedong ne povis havi tiel delikatajn pladojn." Mi nevo,varbita aviadisto,diris: "Avo,ne litaniu la pasintaĵojn."
Post trifoja tosto la patro denove ekparolis: "Finfine en mia familio aperis stiristo de avio. Tiam via patro sin anoncis por esti aviadisto,sed li ne trapasis ekzamenon pro cikatro sur gambo. Nun Xiangqun realigis mian revon."
Xiangqun diris: "Neniom paradinde esti aviadisto. Veraj talentuloj devas esti riĉuloj aŭ ŝtatfunkciuloj."
"Kiel vi povas tiel opinii?" La patro levis vintason,eltrinkis,peze metis ĝin sur la tablon kaj diris: "Aviadisto estas elito. Wang Xiaoti,fianĉo de via onjo,kiel fortika pinarbo,kiel sonorilego,kiel tigro... Se li farus stultaĵon,ke li flugis al Tajvano,eble li fariĝus aerarmea komandanto..."
"Ĉu okazis tia afero?" Xiangqun en miro demandis: "Ĉu la edzo de la boavinjo ne estas tiu kiu faras argilan pupon? Kial aperis ia aviadisto?"
Mia granda frato diris: "Ĉio ĉi estas pasintaĵoj,ne menciu."
Xiangqun diris: "Ne. Mi demandu la boavinjon pri tiu Wang Xiaoti,fluginta al Tajvano. Kia sensacia tio estas!"
La granda frato diris pro skrupulo: "Ne ĉasu sensacian aferon. Ĉiuj devas esti patriotaj,la armeanoj devas esti pli patriotaj,kaj aviadistoj devas esti plej patriotaj. Oni povas ŝteli,rabi,murdi aŭ eĉ incendii,sed... Mi volas diri,ke oni absolute ne perfidu,perfidulo estos malbenata dum cent jarcentoj,kaj neniu perfidulo havas bonan finon..."