LA POLITIKA KOMISARO REVENIS
LIANG PIN,la politika komisaro de la divizio vizitis sian hejmon. Kaj post tritaga kaj trinokta postkurado li fine atingis la trupon je la tagiĝo de la kvara.
La situacio de la malamiko ŝanĝiĝis. Sung Ŝilien*,kiu fanfaronis pri la milita bazo norde de Jangci Rivero,ĉiam retiriĝis,forkuris tuj post la malkovro pri nia ofensivo. La armegrupo ordonis,ke la divizio,kiu direktis sian atakon al la malamikoj en Iĉang** laŭ la Zusŭej-linio,tuj turnu sin por transpasi Jangci Riveron kaj bari al ili la retirvojon. Je la 12a horo lastnokte la plej antaŭa bataliono jam pasis al la okcidenta bordo. La diviziestro ordonis,ke oni ne povas ĝisatendi ĝian returnon,la ariergardo transprenu la avangardecon kaj tuj marŝu suden. Ĉe la tagiĝo,sur montdorso longeta ripozo estis permesita al la trupo. La ekstreme lacaj batalantoj,eĉ ne havante intencon iom satigi sin unue per seka manĝaĵo,je paralelaj linioj ambaŭflanke de la vojo kuŝiĝis kaj tuj endormiĝis. La diviziestro sidis en kabaneto de iu kampara tedomo kaj trinkis bolitan akvon. Komunikiston li jam sendis kunvoki la oficirojn de la avangarda regimento al kunsido,tial li ne povis dormi. Verdire,por dormo li havis nenian emon,ĉar la nova ŝarĝo okupis lian tutan menson,kaj li pripensis kiamaniere ĝin plenumi. Pluvo ĉesis depost noktomezo,ŝvebanta nubo ĉirkaŭflugis kiel nebulo,amasoj da arboj kaj bambuoj montriĝis agrable verdaj kiel smeraldo,kaj ruĝa brilo aperis ĉe la orienta horizonto. "Tempesto pasis!" Sed ekmemorante pri la terura tagmeza suno,li ĵetis rigardon al la dormantaj soldatoj kaj kuntiris la brovojn.
En tiu momento du ĉevaloj algalopis el la direkto,de kie ili mem venis. Komence li kredis,ke estas la skoltantoj senditaj de la malantaŭa regimento por kunligiĝo kaj donis nenian atenton. Kiam ili estis nur kvar aŭ kvin metrojn for de li,li rimarkis,ke estas la politika komisaro de la divizio,kiun li konis je la unua ekrigardo. Kiam la trupo ekmoviĝis,Liang Pin ankoraŭ ne revenis de hejmo,kaj jen li aperis subite.
____
*Sung Ŝilien: generalo sub Be Cunŝi.
**I-ĉang: urbo en okcidenta parto de Hupej Provinco,ĉe Jangci Rivero.