4.2
En la ĉambro ne estis tre hele. Sur vando el bambusplitoj pendis landkarto de la apudrivera regiono,plena de ruĝaj kaj bluaj linioj kaj diversaj aliaj signoj. Telefona aparato staris sur ligna seĝo,kaj sur tableto kuŝis papero kun ruĝa kaj blua krajono. Zaj Haŭ,la sekciestro laboradis fervore tuj post kiam li atingis la riverbordon hieraŭ nokte,eĉ ne ferminte unu fojon la okulojn. Sur la nigra variola vizaĝo montriĝis lia speciala mensvigleco kaj streĉo. Li hontis pro sia hieraŭa malsukceso en la esplorao pri travadejo. Kun tia sento kaj dank' al lia riĉa sperto,li finskizis post dekkelkaj horoj de esplorado kaj observado la aranĝon de la malamika batalpozicio,kiun ni preparis trarompi. Ilia artilerio lokiĝis sur alta ebeno de la maldekstra alo. La sekiĝintaj kaj neanstataŭitaj branĉoj en la fronto,kiuj estis starigitaj por kamuflaĵo,kaj la movado de gardstarantoj jam malkovris fakte ilian pozicion. Maŝinpafilo-nestoj apartigis la tranĉejon de la ordinaraj infanterianoj kaj la ŝirmaĵojn. La tuta batalpozicio etendiĝis horizonte sur la ĉeborda altaĵo. Malantaŭ la batalpozicio estis monto kaj post tiu lasta leviĝis pli altaj kaj pli multaj montoj en malproksimo.
En tiu tago la diviziestro trifoje vizitis la observejon. Li estis silenta kaj serioza. Li bezonis pli da informoj por doni meterialon por lia juĝo kaj decido. Kiam li vizitis ĝin je la kvara posttagmeze,li diris al la sekciestro: "La malamiko ankoraŭ ne malkovris nin ,tio estas certa. Kion ni plej bezonas estas koni la situacion de la malamikoj kaj la konkretan topografion de la albordiĝejo. Observu bone kaj raportu post ĉiuj kvin minutoj."
Farinte tiun severan postulon,li rekuris vigle kun fleksita talio al sia divizia sidejo laŭ la arbaro post la kabano. Kiel li bezonus ĉiun konkretan materialon,laŭ kiu li decidos la atakdirekton post surbordiĝo de la trupo!