3.11.1
Sceno XI.
La SAMAJ, DERĴIMORDA kaj SVISTUNOV.
Urbestro.---- Ŝŝ! he, kiel la kurbakruraj ursoj frapas per siaj botoj! Ili paŝas tiel brue, kvazaŭ iu deĵetadus kvardek pundojn de veturigilo! Kie la diablo vin pelas?
Derĵimorda.---- Mi estis laŭ ordono. . .
Urbestro.---- Ŝŝ! (Fermas al li la buŝon.) He, kiel la korniko ekkrakis! (Imitas lin.) Mi estis laŭ ordono! Kriegas kvazaŭ el bareloj! (Al Osip.) Nu, amiko, vi iru, pretigu tie por la sinjoro, kion oni bezonas. Ĉion, kio estas en la domo, postulu. (Osip foriras.) Kaj vi staru sur la perono kaj ne moviĝu de la loko! Kaj neniun flankan personon enlasu en la domon, precipe komercistojn! Se vi eĉ unu el ili enlasos, tiam . . . Apenaŭ vi ekvidos, ke iras iu kun petoskribo, aŭ se eĉ sen petoskribo. sed similas tian homon, kiu volas prezenti petoskribon kontraŭ mi, ----pugnu lin rekte en la kolon! Tiamaniere! Forte! (Montras per la piedo puŝadon.) Vi aŭdas? Ŝŝ . . . ŝŝ . . . (Foriras per la pintoj de la piedoj post la policanoj. La kurteno falas.)
4.1.1
AKTO KVARA
La sama ĉambro en la domo de la urbestro.
Sceno I.
Eniras singarde, preskaŭ sur la pintoj de la piedoj: AMMOS FJODOROVlĈ, ARTEMIJ FILIPPOVlĈ, POŜTESTRO, LUKA LUKlĈ, DOBĈINSKIJ kaj BOBĈlNSKIJ, en plene paradaj uniformoj. La tuta sceno estas parolata per mallaŭtigata voĉo.
Ammos Fjodoroviĉ, starigas ĉiujn duonronde.---- Pro Dio, sinjoroj, pli rapide faru rondon kaj observu pli da ordo! Ni ne devas malplaĉi al li: li veturas en la palacon, li komandas al la regna konsilantaro! Aranĝu vin laŭ milita maniero! nepre laŭ milita maniero! Vi, Pjotr Ivanoviĉ, metu vin je tiu ĉi flanko, kaj vi, Pjotr Ivanoviĉ, stariĝu ĉi tie. (Ambaŭ Pjotr Ivanoviĉ-oj alkuras sur la pintoj de la piedoj.)
Artemij Filippoviĉ.---- Kiel vi volas, Ammos Fjodoroviĉ, sed ni devus ion entrepreni.
Ammos Fjodoroviĉ.---- Kaj kion nome?
Artemij Filippoviĉ.---- Nu, oni scias, kion.