Cxineska Gvidlibro
82 Specimenoj vicigitaj laux alfabeta ordo en 20 cxapitroj:
B(1),C(4),D(4),F(2),G(2),H(5),J(3),K(1),L(3),M(2),
N(3),P(2),Q(4),R(3),S(11),T(6),W(1),X(6),Y(14),Z(5)
Guozhu kompilis 2006-12-12, Versio 1.0
------------------------------
Cxinesko词谱 样品
[81+1个,按词牌学名字母序排列。每个词牌内最少提供一个样品。若有新作,任何人都可以增添到有关的章节或词牌之后,以便选出更好的样品。这是V1.0版。)
B (1)
§.01-1 Busuanzi 卜算子 [2-44-4] (55,75)x2
komencantino
Zamenhofa Tago 2006
——laux cxinesko Busuanzi
Portreto Ava
hel-verda flago
solena datreven' de
Zamenhof-Tago
Ni sang-jxuras por
estonta ago
Esperanto ne estas
sxajna imago
---
§.01-2
komencantino 2006-12-3 16:14:40
Dankon al Guozhu (Busuanzi)Dankon al Guozhu
——laux cxinesko Busuanzi
al kara Guozhu
dankon mi donas
cxineskojn ekzemplas vi
alvoko sonas
danke al Guozhu
cxineskojn konas
mi mare de poemoj
min dauxre spronas
---
§.01-3
Guozhu:
BENO
--- Laux cxinesko busuanzi
Kara Penseo
--- nur tri koloroj,
modeste vi ridetas
inter cent floroj.
Gloroj alvenos
post pen-laboroj.
Printempo vin karesu
per mil favoroj!
--
C (4)
§.02 Caisangzi 采桑子 [2-44-6] (74,4,7)x2
komencantino 2006-11-28 14:42:18
Marsxtormo
—— laux cxinesko Caisangzi
En la maro ruligxas
sub ventblovo
onda movo
freneza kiel bovo
marbirdoj fugxas disen
per mirpovo
en ventsxovo
tempesto jam en kovo.
--
§.03 Chaitoufeng 钗头凤 [2-60-14] (3,3,7;3,3,44,1,1*,1*)x2 | aaa;bbxbbBB
eto 2006-12-4 8:49:05
Cxina Te'
——laux cxinesko Caitoufeng
arome
fantome
sorcxita homo,dome
kun obe'
trink-trofe'
gxu-apoge'
cxina ide'
te'
te'
te'
cxiome
san-pome
fresxiga likvo krome
gust-gxue
nenie
spirita fe'
unika kre'
tre
tre
tre
--
§.04-1 Chang-xiangsi 长相思 [2-36-8] (3,3,7,5)x2
eto 2006-12-2 9:58:06
Fatalo
---laux cxinesko Changxiangsi
via fid'
kaj konfid'
kuragxigas por decid'
de ama avid'
en gxojrid'
sen divid'
l' amo iras kun rapid'
al fina perfid'
--
§.04-2
lily 2006-12-7 16:47:14
Atendo
——laux cxinesko Changxiangsi
suspiro
deliro
turmentas min sopiro
kun kora sxiro
inspiro
aspiro
konkeras min akiro
alia viro
--
§.05 Chaozhongcuo 朝中措 [2-48-5] 7,5,66/444,66
Micxino:
JxURE
-- laux cxinesko Chaozhongcuo
Ni fosu kun verda kor'
kaj kredo, fervor'
La mond' aligxos,
la tempo pasos for.
Sed ni restos
fidela al
li gxis lasthor'
kaj vivos eterne
pri l' Majstro la memor'.
--
D (4)
§.06 Daolianzi 捣练子 [1-27-3] 33,7,77
eto 2006-12-7 11:03:58
Rang-Avida
——laux cxinesko Daolianzi
je sxtupar’
de rango
homoj kun avid-lango
konkuras kaj vetkuras
singardu pri fal-tango
--
§.07 Dianjiangchun 点绛唇 [2-41-7] 47,4,5/45,34,5
komencantino 2006-12-3 12:42:11
Vento el Okcidento
——laux cxinesko Dianjiangchun
forte blovas
vento el okcidento
en momento
de arb-lamento
la folioj
kun sxira sento
faladas
en silento
pro vent-turmento
--
§.08-1 Dielianhua 蝶恋花 [2-60-8] (7,45,7,7)x2
lily 2006-12-3 18:00:59
Korsxira Pento
——laux cxinesko Dielianhua
ekvekigxis pro pento
mi dolore
en trista sento
mian amaton konis
mi en misa renkonto
li sxajnis en prudento
bonkonduta
kiel bel-gento
ve! la insida tento
min lasis en lamento
--
§.08-2
ardo 2006-12-10 20:37:31
Postsigno de amo
---Laux la cxina melodio Dielianhua
En fruprintempo frida
Mi vojagxis
Sudlandon celitan.
mi vidis sxin avida,
okazis l’amo konfida.
Tre svelta kaj sorcxita
La frauxlino,
Angxelo rida,
Ho,kial vi jam glita ,
Nur vundo turmentita .
--
§.09 Dingfengbo 定风波 [2-62-11] 7,7;7,2;7;/7,2;7;2;7 | aabba/ccdeed
Micxino:
Al Amiko
-- laux cxinesko Dingfengbo
Leter' devas ekspresi,
sensencajx' do tuj cxesi.
Jam sen temp' por revizi,
cxizi,
kvankam ege necesi.
Pri cxi poemsalato,
frato,
pardonu grandanime!
kuiris senretusxe'
fusxe,
mi tamen penis rime.
--
F (2)
§.10 Fendieer 粉蝶儿 [2-72-8] (10,34,334,36)x2
Micxino:
Papilio
-- laux cxinesko Fendieer
Post pluv' la floro farigxis rara,
en gxarden'
februara.
Pliigxas
soleco
buduara.
Demandas
sxi kun pens' amara:
"Kial flugas, papilio kara,
nun trans la
mur' senbara?
Dubinde,
cxu kasxas
sin cxijara
printemp' nur
en hejmo najbara?"
--
§.11 Fengrusong 风入松 [2-76-8] 7,5,734,66/ 7,5,77,66
lily 2006-12-8 12:31:01
Fortika Pin’
—laux cxinesko Fengrusong
al mi placxas dika pin’
pro amor-inklin’
vervoplene,fortike
erekta
kiel fer-spin’
en amgxua groto
gxis gxojgxema kulmin’
gxin adoras cxiu in’
kun pia kapklin’
ve, ne cxiuj pinarboj
same duraj kun obstin’
kolapsas aux falas
laux natura destin’
--
G (2)
§.12 Genglouzi 更漏子 [2-46-8] 33,6;33,5;/33,6;33,5 | xaa;xbb/xcc;xdd
Micxino:
Primavero
-- laux cxinesko Genglouzi
Finigxas
la pado
en nuba blokado.
Jen kaj jen
ekfaloj
de rozpetaloj.
Samkiel
rivero
longas primavero.
Meditas
poeto
en kabineto.
---
§.13 Guizhixiang 桂枝香 [2-101-10] 4,54,64,734,444/7,54,64,734,444
Komencantino 2006-12-11 13:23:26
Aroma Osmanto
—laux cxinesko Guizhixiang
osmantfloro
kun delikata
bonodoro
sin vestas en flave
ora koloro
en zefiro auxtuna
vi skuas
en rid-gloro
allogante
abelaron
por laboro
gepar’ vin per adoro
sxatas pasie
kun fervoro
gxuas vian aromon
gxis sat-angoro
cxasas unu alian
cxirkaux vi
en malforo
kun argxentaj
rid-serioj
en sonoro
---
H (5)
§.14 Haoshijin 好事近 [2-45-4] 56,65/75,65
Micxino:
Salikfloroj
-- laux cxinesko Haoshijin
Pompa printempo.
Sur gxardena pado.
flugas kun zefiro
jen miriado
da flirtaj salikfloroj
kaj per kisado
nin atakis, venkis
la kis-invado.
--
§.15 Heshengchao 贺圣朝 [2-49-6] 7,5,75/44,5,75
Micxino:
Drinku
-- laux cxinesko Heshengchao
Bedauxras pri hararo
spegul' en halo
matene nigra, sed nun
sub negxvualo.
Do, ne lasu
ke l' pokalo
sub lunkristalo
restu nur duonplena
en karnavalo!
--
§.16 Hexinlang 贺新郎 [2-116-12] 5,344,76,7,78,33/7,344,76,34,78,33
Komencantino 2006-12-10 9:46:18
Cxina Nupto
—laux cxinesko Hexinlang
rugxa koloro
simbolas
felicxegon
laux la moro
cxina nupt’ rugx-farbita
— nacia trezoro
novedzin’ kiel floro
novedzo bonaspekta
debutigxos en honoro
felicxe
en gloro
en nuptofesta horo
amikoj
kaj parencoj
el lok-foro
prezenti mon-donacojn
kun benad’ en hxoro
orgi’ en
bonhumoro
gxis plena ebriigxo
gxis kontenteco en koro
gxis taga
auxroro
---
§.17 Heyebei 荷叶杯 [1-23-6] 6,2;3;7,2;3 | aab ccb
komencantino 2006-12-4 10:52:32
Cxe Pramejo
——laux cxinesko Heyebei
rivero senbare
klare
forfluas
inter ondada skvamo
pramo
tang-skuas
--
§.18 Huanxisha 浣溪纱 [2-42-5] 7,7,7/77,7
Mauxnan:
Nokte
-- laux cxinesko Huanxisha
Nova lun' sur firmament',
reve mi jam sur krescent'
vagas tra la stel-torent'
Cxu vi dolcxe dormas nun?
Mi do remas en silent'
vian songxon post moment'.
----
J (3)
§.19 Jiangchengzi 江城子 [2-70-10] (7,3,3,45,733)x2
komencantino 2006-12-9 13:06:06
Papilia Kiso
—laux cxinesko Jiangchengzi
mi papilian kison
deziras
akiras
mia amat’
cxu mi deliras
en songxo? via kis’ min
altiras
inspiras
vi foren por nombrilo
foriras
mi miras
mia amat’
ke ecx vi sxiras
mian koron senscie
ho ve mi
suspiras
--
§.20 Jiangnanchun 江南春 [1-30-3] 33,55,77
eto 2006-12-4 9:07:16
Surstrate
——laux cxinesko Jiangnanchun
surstrate
nud-krure
povra vaganto
tamen plezure
malrapide senlace
stratumas senveture.
--
§.21 Jianzi Mulanhua 减字木兰花 [2-44-8] 4,7;4,7;/4,7;4,7
Shi Chengtai:
Cxu pri kiso
-- laux cxinesko Jianzi Mulanhua
Telefono!
cxiam de l' vira sono.
Jen skrupuloj
de mi en la okuloj:
"Rendevuo
atendas vin? Vakuo
al mi lasas..."
"Ne!" via kis' amasas.
--
K (1)
§.22 Ku-xiangsi 酷相思 [2-64-10] (7,33,8,33,33)x2
Micxino
Al Kara Jaricx
kiu benetiktane mempage
pilgrimis al la Jarcenta jubilea UK
(1987-07-26)
--- laux cxinesko Ku-xiangsi
Al homo eminenta
misio turmenta —
Pilgrimado monumenta,
penado silenta,
penado talenta !
Vojagx' transkontinenta,
sukceso kontenta !
Por jubileo jarcenta,
rekordo legenda,
heroo legenda !
--
L (3)
§.23 Langtaosha 浪淘沙 [2-54-8] (5,4,7,74)x2
komencantino 2006-12-5 17:44:06
Impreso pri Hainan
——laux cxinesko Langtaosha
ondada lulo
sen nebulo
svarmas hom-akumulo
sidas, staras sur plagxo
de insulo
mara spegulo
sen makulo
libere en lazuro
gaja ludo, amuzo
sen regulo
--
§.24 Linjiang-xian 临江仙 [2-56-6] (66,7,55)x2
lily 2006-12-5 18:08:53
Sopiro
——laux cxinesko Linjiangxiang
Cxu vi ja memoras?
karnavala balo
kantad' de najtingalo
freneza ludo
sata regalo
nun cxio forpasis
belo en vualo
kasxigxis en gxangalo
ne idealo
nure fatalo.
--
§.25 Litingyan 离亭燕 [2-76-8] (66,76,56)x2
eto 2006-12-9 10:01:40
Hirundo kaj Hundo
—laux cxinesko Litingyan
enkorte sur brancxet’
cxirpas triste hirund’
forpelata kruele
de flavkolora hund’
ili malpacas
pri herbtigoj kaj grund’
por nest’ sxi volas jen
teron en malabund’
por regno li tiranas
kun kontenta profund’
fine nature
sxi forfugxas kun vund’
--
M (2)
§.26 Manjianghong 满江红 [2-93-9] 434,344,77,353/33,33,54,77,353
eto 2006-12-8 8:50:27
Omagxe al Zamenhofa Tago
——laux cxinesko Manjianghong
malfacile
forpasis
jam jarcento
plena je
brava, spita
prominento
plenkreskas nia lingvo
ja per via talento
surbaze
de Fundamenta
idento
cxe festa
momento
en sankta
silento
ni adeptoj firmaj
kun konsento
omagxas benojn belajn
vide al firmamento
respekte
al vi, kun pia
am-sento
--
§.27 Moyuer 摸鱼儿 [2-116-13] 346,76,3,37,4,545/36,6,76,3,37,4,545
lily 2006-12-9 13:07:53
Amludo —laux cxinesko Moyuer
geparaj
amludantoj
por ama laboro
kveras birde en brakoj
kun batanta koro
odoro
balzama
venkas ilin en hxoro
man-esploro
spasma trakorpen
komencas jen
l’ ekscita horo
tutnude
agitis fervoro
en soif-angoro
malmolas birdo, softas
kav' en bonhumoro
trezoro
volupta
emergxas en disfloro
kun gxojploro
birdo en kavo
gxemkriado
gxis kulmin-foro
--
N (3)
§.28 Nangezi 南歌子 [1-23-3] 55,7,9
Nikolao Kurzens (1910-1959)
VEKI VERON
Mi volas veki,
Veron informi
ne nur senvole dormi
Estu la viv' ne per
sed por mi.
--
§.29 Nanxiangzi 南乡子 [2-56-8] (5,7,72,7)x2
sero
Jarfine
——laux cxinesko Nanxiangzi
pensoj en pelmel'
kia lernada nivel'
kiel statas situaci'
la cel'
jam gutis tra cerb-funel'
ridetanta hel'
kun pli granda forto-pel'
avancu por pli alta
model'
sed ne cxiela kastel'
--
§.30 Niannujiao 念奴娇 [2-100-8] 436,436,445,46/654,436,454,46
Komencantino 2006-12-7 16:20:24
Dedicxe al Cxineska Rondo
——laux cxinesko Niannujiao
en auxtuno
orflava
rikolta sezono
en Elerno
helverda
cxinesk-regiono
etpoemoj
etaj krioj
el jun-burgxono
anticipe
gxis ricxa fruktdono
furioza vento
ne povas skui
kun bru-sono
vian bazon
stabile
staras kiel sxtono
vi, kresku, kresku
silenteme
sen fanfarono
iam onte
por monda dispono
----
P (2)
§.31 Pozhenzi 破阵子 [2-62-6] (66,77,5)x2
Micxino:
Al Batalo
-- laux cxinesko Pozhenzi
Rigardu: ekbrulas
alarma signalo.
Pretigu nian glavon
kaj rajdu sur cxevalo,
ek al batalo!
Niajn malamikojn
punu mortfatalo.
Triumfe ni jubile tostu en bakanalo
per grandpokalo.
--
§.32 Pusaman 菩萨蛮 [2-44-8] 7,7;5,5/5,5;55 |aa bb cc dd
Micxino:
Antaux nova jarcento
-- laux cxinesko Pusaman
Antaux l' nova jarcento,
je celebra momento.
Vi, korifee
kaj jubilee,
lauxdis per kanto
pri Esperanto---
Lingv' nia kara,
june centjara.
--
Q (4)
§.33 Qingpingyue 清平乐 [2-47-7] 4,5,7,7;/6,6,66 | aaaa bbxb
eto 2006-12-5 15:18:25
Unua Amo
——laux cxinesko Qingpingyue
papilio
kun emocio
falas sur kamelio
pro ama nostalgio
inta korinklino
ne al sxia sino
neniel, neniam
pro viva destino
--
§.34 Qingyu’an 青玉案 [2-68-8] (7,33,7,445)x2
Micxino:
Lanterna tento
-- laux cxinesko Qingyu'an
En nokta firmamento
miragxa
prezento
de l' orienta vento.
Gxi faligis
blove pluvojn
da steltorento.
Dancas ora serpento
tra fajrajxa argxento
ekstaza violento.
Senkompara
festivala
lanterna tento.
---
§.35 Qinyuanchun 沁园春 [2-114-9] 444,5444,447,354/6,35,5444,447,354
lily 2006-12-11 9:59:11
En Edeno de Virgulino
—laux cxinesko Qinyuanchun
mi langvore
kusxas teda
en l’ edeno
silkan korpon mi
mole palpas
pincx-karesas
kun kor-gxeno
tikle, tikle
mi ne scias
kie venas cxagreno
mi volas
eksplodi gxue
sen sinteno
la man’ en promeno
falglitas
suben sen peno
mi soifeme
tusxas softan
fendon karan
kun gxu-veno
ho ekscita
trem’ trakuras
korpon kiel fadeno
kulmine
orgasm’ eruptas
sen kateno
--
§.36 Queqiaoxian 鹊桥仙 [2-56-4] (446,734)x2
Micxino:
Jad Rakontis
-- laux cxinesko Queqiaoxian
En pluvtago
Jad rakontis
al ni anekdoton,
ke CxEE intencis
inviti
faman skoton
elcxinigi
la romanon
(por spici ekzoton?)
"Songxo en Buduaro",
forgesi
patrioton!
--
R (3)
§.37 Renyueyuan 人月园 [2-48-4] 75,444/444,444
Al Amiko
-- laux cxinesko Renyueyuan
1.
Eterne memorinda
nova vivpagxo!
Jubileo
de kvindeka
ora agxo
en amika
Japanio
dum verdhagxo!
Mi atendas
ke vi versu
pri l' vojagxo.
2.
Revenas vi jam de la
vojagx' amika.
Fresxe restas
la impreso
ekzotika.
Mi gxojas ke
vin favoras
sxanc' unika---
rekompenco
de multjara
viv' stoika.
(1989)
--
§.38 Ruanlanggui 阮郎归 [2-47-8] 7,5,7,5/33,5,7,5
eto
Flut-Melodi' en Nebulo
——laux cxinesko Ruanlanggui
auxdigxas flut-melodi'
kiel idili'
tra nebula iluzi'
kun melankoli'
paseo
emoci'
lasita sen sci'
en pasinta histori'
ree nostalgi'
--
§.39 Rumengling 如梦令 [1-33-5] 6,6,56,2,2*,6
Guozhu
Al Kara Armand
1
Kantas en Esperant’
pri am’ al Patroland’
ecx en la prison’
de Kvarpersona Ban’'.
Armand,
Armand,
nefleksebia gigant’!
2
Vin gloru versgirland’,
cxielarka ruband’,
ring’ el papavoj
cxar, laux muza komand’
Armand,
Armand,
jam versos el felan’'!
1990-09-30
--
S (11)
§.40 Santaici 三台词 [1-24-2] 66,66
Micxino:
Gardangxelo
-- laux cxinesko Santaici
Kara, se vi estus
mia gardabgxelo;
estos plej felicxa
mi sub la cxielo.
--
§.41 Shanhuazi 山花子 [2-48-5] 7,7,73/77,73
Guozhu:
Rugxa Umefloro
-- laux cxinesko Shanhuazi
La rugxa umefloro
spite al frostrigoro
disfloris frue en la
vintrhoro.
Cxar al malfruigxinto
jam nenia adoro
premias. Atendos nur
ignoro.
--
§.42 Shaonianyou 少年游 [2-50-5] 7,5,445/75,445
eto 2006-12-12 10:02:28
Vilagx’ en Negxo
—laux cxinesko Shaonianyou
kovras negxo en vilagx’
cxion en sovagx’
videblas nur
senvivejo
nebula miragx’
en blanko sen animo
purpura pejzagx’
pacience
ni sopiras
al printemp-agx’
--
§.43 Shengshengman 声声慢 [2-97-10] 4,46,64,634,336/6,36,46,634,37
Guozhu:
Morna Poetino
-- laux cxinesko Shengshengman (Lanta son-trenigxo)
Sibla vento
silka pluvo
cxagrena momento.
La sun' jam falis al
okcidento.
En auxtunan korton
invadas
frostetendo.
Solece
rigardas
al la firmamento.
en vana atendo,
sidante
sxi kun sentimento
de izolo
sub obskura tendo.
Morna poetinon
subpremas
korturmento
ke dauxras
sufoke trist-silento.
--
§.44 Shengzhazi 生查子 [2-40-4] (55,55)x2
Marjorie Boulton (1924-)
VENI BILDE
Sur gramofono
muzik' banala.
Sezono vintra,
malvarme pala.
Vi venis bilde
en hor' banala,
milde ridetis
cxiam lojala.
adaptita de Guozhu
--
§.45 Shiliuziling 十六字令 [1-16-3] 1,7,35
lily 2006-12-7 9:54:39
Trista Am’
——laux cxinesko Shiliuziling
am’
min turmentadis per flam’
mi perdis
fresxan junon jam
am’
senigas tute cxiam
terure
min je gxoja gam’
am’
l’ epiteto de fifam’
allogas
nure mia mam’
--
§.46 Shuyidiaogetou 水调歌头 [2-95-8] 55,65,665,55/333,47,665,55
Hosemo
Al Hu Guozhu
-- laux cxinesko Shuyidiaogetou
Auxtuno venas,
Blovas zefiro.
Kiam luno plenas,
Restas suspiro.
Vi kiel fakiro
Senlace ja penas
Kun la aspiro.
Cxineskon tenas
Vi pioniro.
Al Viro
Mi benas
Per liro.
Vin cxagrenas
Vi por bela inspiro.
Kiu vin komprenas?
Ho, via rapiro,
Bela satiro!
Mi sole splenas,
Pro la sopiro.
--
§.47 Shuilongyin 水龙吟 [2-102-9] 67,444,444,5433/6,34,444,444,544
lily 2006-12-10 7:28:29
Tordigxo en Sofo
—laux cxinesko Shuilongyin
furioza dramo
okazas de am-hxoro
koketigxo
karesado
por amoro
senvestado
brakumado
en gxoj-horo
birdo ekduras
truo cedas
alloga
odoro
ekas klak-sonoro
de sofo
kun fervoro
mammordeti
man-esplori
sen doloro
gxemkriadi
brue spiri
pro enboro
tordigx’ en sofo
por gegxui
jen el koro
--
§.48 Siyuanren 思远人 [2-51-5] 75,445/7,5,545
Guozhu:
Honfan pasis for
-- laux cxinesko Siyuanren (Sopiro al fora homo)
Fulmotondra informo!
sxokas min gxis plor'
Mi ne povas
kredi, ke vi
Honfan pasis for!
Restas en mia memor'
Vi cxiam Mentor'
Via ECxV
kaj EPCx
kronas vin per glor'!
--
§.49 Sumuzhe 苏幕遮 [2-62-8] (33,45,7,45)x2
Micxino:
Auxtune
-- laux cxinesko Sumuze
Nubigxa
cxielo.
Sub sencxesa
ventblova pelo,
folioj en pelmelo
falis. Flave
kovrita tero.
Auxtun' sur
rivero
kunfandigxas
kun ondsxancelo.
En form' de V-litero
flugas grup' de
sovagxansero.
--
§.50 Suzhongqing 诉衷情 [2-44-6] 7,5,65/33,3,444
lily 2006-12-6 22:13:57
Dusxo
——laux cxinesko Suzhongqing
nuda korpo sub dusxo
kun rugxa busxo
mi lavas min zorge
kun mana tusxo
lavitas
kulp-gusxo
pens-fusxo
gxis la hauxto
kaj senspure
per akv-pusxo
--
T (6)
§.51 Taichangyin 太常引 [2-49-7] 7,5,5,34/445,5,34
lily 2006-12-10 7:30:57
Amatina Vizagxo
—laux cxinesko Taichangyin
amatina vizagxo
kiel miragxo
kolor-pejzagxo
varias
pro am-sagxo
jen freneza
jen koketa
pro bor-vojagxo
pasi’ en kagxo
ekspodas
kun sovagxo
--
§.52 Tasuoxing 踏莎行 [2-58-6] (44,7,77)x2
eto 2006-12-5 15:37:45
Jasmeno
——laox cxinesko Tasuoxing
delikata
vi jasmeno
aroma en gxardeno
superbelas cent florojn
sen ioma cxagreno
homaj lauxdoj
en bonveno
iradas kvazaux cxeno
al vi jen sen troigo
— la sincera kompreno
--
§.53 Taoyuan Yiguren 桃园忆故人 [2-48-8] (7,6,6,5)x2
Even:
Al F-ino WU
-- laux cxinesko Taoyuan Yiguren
Vintre mankis cxarm-kolor'.
Kreskas mute l' ador'.
Juno glitis jam for,
cxe mi nur memor'.
Printempe repompos flor',
kaj rekantos kukol'.
Sed kiom plor' kaj sol'
pliigxos en kor'?
--
§.54-1 Tianjinsha 天净沙 [1-28-5] 6,6,6,4,6
Lu Jixin
Sopirgxemo en Auxtuno
Montet’ Arbar’ Nubbrul’
Pontet’sinu’ soltur’,
Floset’,friskbriz’, ondlul’,
Suben sunspur’,
Vadant’ en ?i obskur’.
1995-03
§.54-2
ardo 2006-12-3 16:22:52
Tianjinsha
---laux cxineska Tianjinsha
sur dezert' serpenta
pasxis vir' trist-senta
frido, trist' turmenta
nokt' silenta
ehxas vocx' lamenta
--
§.55 Tianxianzi 天仙子 [1-34-5] 7,7,73,3,7
eto 2006-12-12 10:04:31
Falantaj Folioj
—laux cxinesko Tianxianzi
en auxtuna ventregal’
venas natura vandal’
desxiritaj folioj
en rulfal’
al montval’
al tero kiel vual'
--
§.56 Tiaoxiaoling 调笑令 [1-32-6] 2,2*,6;6,6;2**,2*,6 | aAa bb cCc
Guozhu
CxINESKE
I
Kara, kara
amatin’ florjara!
Lip’ cxe lip’ intimi,
dum kor’ cxe kor’ rimi.
Miri, miri,
kio pli inspiri?
II
Granda, granda
pekin-anas’ frandan;
al gasto honora
invito plej mora.
Arom’, arom’
veka al gastronom’!
III
Fia, fia
negoc” sensacia.
Korupto al homo,
skandalo al nomo.
Mono, mono,
fonto de malbono!
SENTITOLE
Fia, fia
dibocx’ senracia,
volupto furora,
epidemi’ mora,
amor’, amor’
kanibala devor’!
--
W (1)
§.57 Wanghaichao 望海潮 [2-107-11] 446,446,5,54,47/6,54,446,5,54,47
Zhuang Qixiong
Gratulon al la eLibro “Cxineske”
----laux cxinesko Wanghaichao
Kun tre longa
historio—
kara patrolando!
Ni fieras
pro brila kaj
poezia lando.
Cxineska frando,
ricxa trezoro.
Propagando
estas la plej grava
per Esperanto.
Vorta eleganto,
senta eksplodo,
ama kanto,
pitoreska
pejzagxo kaj
la petola dando.
Cxineska fando
cxiam restos en
bona brando!
Ha!nia “Cxineske”
--rara girlando!
--
X (6)
§.58 Xiangjianhuan 相见欢 [2-36-7] 6,3,9;/3,3;3,9 | aaa bb aa
Micxino:
Disigxbedauxro
-- laux cxinesko Xiangjianhuan
Sen vort'. Tur-ascendo.
Krescento.
Auxtun' sxlosigxas per silento.
Enkorta
senvorta
turmento---
disigxbedauxra violento!
--
§.59 Xiaochongshan 小重山 [2-58-8] 7,53,7,35/5,53,7,35
Niuniu 2006-12-9 16:04:41
Montoj en Sudo
—laux cxinesko Xiaochongshan
malhel-verdaj trajare
la sudaj montoj
kompare
malapikaj, ondare
etendaj
foren senbare
vento elmare
legxere blovas
malklare
verda vidajx’ malsxpare
varias
ondet-muare
--
§.60 Xiaomeihua 小梅花 [2-114-22] (3,3,7;3,3,9;/7,7;3,3,9)x2 |(aaa bbb cc ddd)x2
Guozhu:
Admire
-- laux cxinesko Xiaomeihua (eta umefloro)
Ho, surpriz'!
Versa briz',
cxarmas via improviz'.
Verda gem',
arta krem',
al mi tre placxas via poem'!
"Transformigu ni per sprit'
skem-katenon rekvizit'."
Asertprav'!
Rim', enhav'
plus form' kondukas al plena rav'.
Sanktpromes'
por sukces',
ni kultivu gxin sen cxes'.
Fresxa frond',
nova ond',
facila vento tra l' tuta mond'!
Kun prudenta devkonsci'
nian sulkon fusu ni!
Kontribu'--
granda gxu'.
Ni do cxinesku ankoraux plu!
--
§.61 Xiaoxiangshen 潇湘神 [1-27-3] 3,3*,7,77 |aAaxa
Guozhu:
CENTJARA DUOPO
?
Duopo,
Duopo,
glor’ ne nur de E?ropo,
sed anka? de l’ tutmondo,
malgra? tempa galopo.
--
§.62 Xiechichun 谢池春 [2-66-8] (46,34,45,34)x2
eto 2006-12-10 0:16:44
Lageto
—laux cxinesko Xiechichun
primavero
falas cxe lageto
kun fisxoj
en saltjxeto
verd-salikoj
kun sxosgravedo
skuadas
por poz-meto
kelkaj veloj
kiel driv-naveto
rapidas
kun flugpreto
gejunuloj
en fid-sekreto
kveras por
am-ripeto
--
§.63 Xijiangyue 西江月 [2-50-6] (66,7,6)x2
ardo 2006-12-2 17:52:36
Responde al nekonata s-rino
---Laux cxina melodio Xijiangyue (la luno super la rivero Xijiang)
Frida la lunarko
ritme plu promenas.
gxi fiksdate lunplenas
Kiam vi revenas?
povraj rememoroj
korsopirojn trenas,
Ho,nun vere lunplenas,
Mi cxinokte splenas
--
Y (14)
§.64 Yanermei 眼儿媚 [2-48-5] 7,5,444/75,444
Micxino:
Cxarma Okulumo
-- laux cxinesko Yanermei
Cxe sxia sinturnigxo---
vera cxarmricxo.
Ameme sxi
okulumas
pro felicxo.
Ho, mi preskaux svenis gxis
rava vertigxo.
Mi tagnokte
sxin aprecas
sen suficxo.
--
§.65 Yejinmen 谒金门 [2-45-8] 3,6,7,5/6,6,7,5
eto 2006-12-9 13:54:15
Lasta Pregxado
——laux cxinesko Yejinmen
En blua
river' rapidflua
homoj sur floso skua
al for' vakua
Pregxad' surgenua
por viv' la unua
kvankam foje enua
gxis fin' detrua
--
§.66 Yexingchuan 夜行船 [2-56-6] (7,34,446)x2
Micxino:
Nokta Veturo
-- laux cxinesko Yexingchuan (Nokta sxipveturo)
Ventas. Nokta tenero.
Soleca
sxip' kun velo.
Dum lunlumo
fluas onde
en granda rivero.
Super la vasta tero
pendas mil
brilaj steloj.
Mi similas
al mev' inter
tero kaj cxielo.
--
§.67-1 Yijiangnan 忆江南 [1-27-3] 35,77,5
eto 2006-12-1 9:56:19
Negxa Vespero
---laux cxinesko Sopir-al-sudo
negxflokoj
kusxas sur tero
mi dronas en medito
kie trovigxas vero?
en la sufero.
--
§.67-2
ardo 2006-12-3 15:16:47
Guto da paseoj(Sopir-al-sudo)
Negxeroj
tremante flosas,
ventetoj fridaj blovas,
Ho,kion mi elfosas?
memoroj ja hxaosas
--
§.68-1 Yijianmei 一剪梅 [2-60-6] (7,44,744)x2
lily 2006-12-8 7:50:15
Vir' Senpova
——laux cxinesko Yijianmei
kunvivanta ge-paro
en pasia
amorludo
nenia sent' ekscita
ne malmolec'
nur gxu-baro
ho ve, kia najbaro
sen spirito
nek preparo
vi povra vir' senpova
malplena je
am-nektaro
---
§.68-2
eto 2006-12-3 11:50:58
Patrina Rivero
——laux cxinesko Yijianmei
Cxe la Flava Rivero
l' avo vivis
en sufero
mankis al li cxiajxoj
akompanis
lin mizero
cxe la Flava Rivero
nun mi vivas
en libero
la land' antauxen marsxas
al ricxeco
al prospero
--
§.69 Yiqin'e 忆秦娥 [2-46-6] 3,7,3*,44/7,7,3*,44 | aaA xa/ aaA xa
Guozhu:
PINO EN NEGxO
-- laux cxinesko Yiqin'e
Negx’ sen fin’
subpremas al verda pin’.
Verda pin’
staras rekte,
ne fleksis sin.
Kio plej imponas nin,
estas via pura sin’,
pura sin’
kun spitema
nobla inklin’.
--
§.70 Yishaonian 忆少年 [2-46-5] 444,55/7,34,55
K. Kalocsay
HELIKETO
-- laux cxinesko Yishaonian
Heliketo !
Venu, venu
el la domo !
Vin vokas eta
amika homo.
Mi venis kun bombono,
vinbero
kun aromo,
bongusta piro
kaj ruga pomo.
Adaptita de Guozhu laux Stre?ita
Kordo p.86.K. Kalocsay (1891-1976)
--
§.71 Yiwangsun 忆王孙 [1-31-5] 7,7,7,3,7
Micxino:
Umefloro
-- laux cxinesko Yiwangsun
La rugxa umefloro
spite al frostrigoro
floris en la vintrhoro.
Ho gloro!
Premios gxin adoro!
---
§.72 Yongyuyue 永遇乐 [2-104-8] 444,445,446,346/446,445,446,344
lily 2006-12-11 22:17:51
Momento Perversa
—laux cxinesko Yongyuyue
geamikoj
kundecidas
en harmoni’
pri okaza
eksperiment’
en amor-devi’
sur streta lit’
volupteme
per kusxa pozici’
facila
brula paro
en geigx-idili’
varma lipmord’
arda kunglu’
por seksa melodi’
dura stango
akra pisxto
kiel rekta abi’
softa kavo
cedema fend’
kiel sorba gobi’
forta bor’
gxema kricxad’
gxis gxu-magi’
---
§.73 Yugezi 渔歌子 [1-27-4] 7,7,33,7
eto 2006-12-7 10:46:15
Hejmveo
——laux cxinesko Yugezi
vaganta vagabondo
sopiras al lun-rondo
hejmlokaj
renkonto
kaj letera respondo
---
§.74 Yujia'ao 渔家傲 [2-62-10] (7,7,7,3,7)x2
Niuniu 2006-12-11 11:43:47
Hokfisxisto Fiera
—laux cxinesko Yujia’ao
hokfisxisto fiera
kun intenco konkera
en ferio libera
somera
al fisxejo rivera
kun hokstango infera
por fisxaro prospera
sed en tempo vespera
mistera
restas rezult’ papera
---
§.75 Yujiexing 御街行 [2-78-8] (7,33,76,445)x2
Micxino:
Nokta Vojagxo en Perla Rivero
-- laux cxinesko Yujiexing
En la Perla Rivero.
Agrabla
vetero.
Vojagxas ni ekskurse
en cxarma vespero.
Ambauxborde
sorcxe brilas
lampofedero.
Saturas en aero
sentebla
prospero.
Progresas tag' post tagoj
la sankta afero.
Diligente
ni fosu kun
verda espero.
---
§.76 Yulinling 雨霖铃 [2-103-10] 4,44,644,65,347/7,35,634,426,345
Guozhu:
Tindado en Pluvo
-- laux cxinesko Yulinling
Cxirpa plendo.
Eksterurba
okcidento.
Post drasta ekpluvo,
malheligxas
firmamento.
Vualas krepuska
nebul-etendo.
La sxipo
ekveturos.
Bedauxra karul-sendo.
Cxiam, de prajarcento,
doloras
disigx-turmento.
Kion pliigas la
auxtuna
trist-momento!
Mi vekigxos
kie?
En matena vento,
cxe bordo
salika, sub
sinka krescento.
---
§.77-1 Yumeiren 虞美人 [2-56-8] 7,5;7,9;/7,5;7,9 | aa bb/ cc dd
Lu Jixin
?E RENKONTO
-- laux cxinesko Yumeiren
?e renkonto vi ?armas,
sed ?oje larmas.
La guto estas roso
defala de la am-mimozo.
?
?e renkonto mi mutas,
rigardon ?utas.
L’ okulo estas fonto
al via kor’ kun arda ondo.
§.77-2
Kalman Kalocsay (1891- 1976 )
LA AMO
La am' ne estas ludo,
sed sorta trud.
Gxi svingas sian vipon
forte al lip' pelante lipon.
?
Ni timas gxian baton,
kaj senkompaton.
Sub gxia jug' ni svenas,
sed tamen gxin ni kore benas.
Adaptita de Guozhu laux Strecxxita Kordo p.76.
---
Z (5)
§.78 Zhegutian 鹧鸪天 [2-55-6] 7,7,77/33,7,77
Guozhu:
Hardite
-- laux cxinesko Zhegutian
Post kiam pluv' nin lavis,
hardite ni pli bravis.
Ne cxiam dauxros sxtormo.
Al sortbat' ni ne sklavis.
Survoje,
se kavis,
por ni tio ne gravis.
Neniam haltu marsxo.
Revidoj jam nin ravis.
--
§.79 Zhuyingtaijin 祝英台近 [2-77-7] 335,45,6434/3,65,45,6434
lily 2006-12-9 16:12:37
Soifo
— laux cxinesko Zhuyingtaijin
soifa
avida
kiel seka ter’
por ecx gutoj
akvaj el river’
sola buduare
mi lin tikle
sopiras
kun kor-sincer’
sufero
ne konas tabuon
pri geigx-ofer’
ard-pasion
la sensuka ber’
volas kontentigi
eldomigxu
por dibocx’
en plen-liber’
--
§.80 Zhuzhici 竹枝词 [1-28-3] 7,7,77
Micxino:
Memore
-- laux cxinesko Zhuzhici
Sidante antaux floroj,
mi dronas en memoroj.
Kiel tikle dolcxigxas
la karaj verdaj horoj!
--
§.81 Zuihuajian 醉花间 [2-41-6] 3,3,5,55/5,5,55
Guozhu :
Sensacia Venko
Julio.
Francio.
Futbal-pasio
Sxot'! Venk' finala.
Ho,sensacio !
Sekvas premio
kaj ovacio.
Cxiuj dronas en
rava ebrio.
--
§.82 Zuihuayin 醉花荫 [2-52-6] (7,5,545)x2
Shi Chengtai:
KONFESO
(1994-12)
En auxtuno profunda
tristo inunda
turmentis min:
disigxis mi
for vi, korvunda.
Cxagreno min gxisfunda
lasas. Bru' grunta
iritas penton:
Mi revenu
al via nest' ambunta !
------------------------------
(2006-12-12)