Hajloŝtormo (Dingfengbo)
Hajloŝtormo
—laŭ ĉineska skemo Dingfengbo
pelate de uragan’
hajloj kiel en duŝban’
disverŝiĝas vuale
fale
sur la teron kun rikan’
frapado al terdomoj
homoj
kaŭzis damaĝon grandan
ĉu vipis natur’ per pun’
en nun’
homrondon arogantan?