Patrino en majo (Pozhenzi)
Patrino en majo
okaze de Patrina Tago 2010
—laŭ ĉineska skemo Pozhenzi
patrino en majo
laboras kun obstin’
per profunda sentiment’
tra multaj jaroj sen fin’
kaj kultivas nin
patrino en majo
surportas per la spin’
grandajn devon kaj ŝarĝon
kontraŭ mizera destin’
kiel rekta pin’
patrino en majo
renkontas per toler’
la palan perspektivon
plena je fida esper’
super barier’
patrino en majo
penas kun vola fer’
vivteni l’ familion
kontraŭ embuska danĝer’
sen ajna desper’
patrino en majo
plenumas kun promes’
dumvive la vivcelon
strebante kun sinforges’
por nia neces’
patrino en majo
flegas ame sen ĉes’
vundojn niajn en la kor’
por vidi nin en progres’
en brila sukces’