Dormetu, kara (Pozhenzi)
Cindy Mckee (Usono)
Dormetu, kara
—laŭ ĉineska skemo Pozhenzi
Patrino dormetas
kuŝante en faroj,
pro, por kaj pri famili';
detruoj kaj riparoj,
kelkaj eraroj.
Patrino dormetas
kuŝante en jaroj.
Idaj generacioj,
Ŝiaj ag-inventaroj,
sidoj kaj staroj.
—laŭ ĉineska skemo Pozhenzi
Patrino dormetas
kuŝante en faroj,
pro, por kaj pri famili';
detruoj kaj riparoj,
kelkaj eraroj.
Patrino dormetas
kuŝante en jaroj.
Idaj generacioj,
Ŝiaj ag-inventaroj,
sidoj kaj staroj.