Soleco de folio (Pozhenzi)
Soleco de folio
—laŭ ĉineska skemo Pozhenzi
nura folio sur
arbo tremas en vent’
kun du aŭ tri rosgutoj
kvazaŭ plorus kun lament’
pri la trista sent’
jam malaperis rond’
verda kun viv-prezent’
nur ĉagren’ kaj soleco
vipadas ĝin per turment’
en frosta moment’