En Buduar' (Dianjiangchun)
Li Qingzhao (1084-1155)
En Buduar’
—laŭ ĉineska skemo Dianjiangchun
en buduar’
mi solecas kun ĉagren’
kaj bedaŭr-ĝen’
pri printempa sven’
ĉe balustrad’
mi sopiras jen
kien li?
baras herb-scen’
vojon de reven’
elĉinigis Vejdo