Nupto sur herbejo (Hexinlang)
Nupto sur herbejo
—laŭ ĉineska skemo Hexinlang
la ceremoni’
jen ekas
sur la herbej’
en ovaci’
nova paro aperas
en milda melodi’
enmarŝas kun ridradi’
brak-en-brake lantpaŝe
riverencas al ni kun pi’
tuj sonas
laŭta kri’
ringojn ŝanĝas li kaj ŝi
brakumas
kaj lipkisas
jen kun pasi’
faras voton kaj ĵuron
antaŭ la famili’
sincere
kun emoci’
bogepatroj respondas
per bondeziroj en seri’
“vivu en
harmoni’!”