Diluvo el firmamento (Shuilongyin)
Diluvo el firmamento
—laŭ ĉineska skemo Shuilongyin
diluvo torentas
el la griza firmament’
ĝi balaas
glute voras
per akra dent’
la herbejon
la vilaĝon
kun hurla vent’
faligas domojn
grandajn arbojn
dum eta
la moment’
fronte al pluvtorent’
senhelpe
sen ajn atent’
homoj veas
homoj ploras
jen kun lament’
ĉu homforto
povas venki
kun kompetent’
tute triumfe
super mava
la element’
verkita okaze de granda diluvo en ĉinaj 13 provincoj en la jaro 2010
—laŭ ĉineska skemo Shuilongyin
diluvo torentas
el la griza firmament’
ĝi balaas
glute voras
per akra dent’
la herbejon
la vilaĝon
kun hurla vent’
faligas domojn
grandajn arbojn
dum eta
la moment’
fronte al pluvtorent’
senhelpe
sen ajn atent’
homoj veas
homoj ploras
jen kun lament’
ĉu homforto
povas venki
kun kompetent’
tute triumfe
super mava
la element’
verkita okaze de granda diluvo en ĉinaj 13 provincoj en la jaro 2010