Sur plaĝo
—laŭ ĉineska skemo Tianjinsha
mi fiksrigardas ŝin
kun stupora fascin’
ĉar en bela bikin’
ŝi sen abstin’
ĉarme allogas min
Gaja rivero
—laŭ ĉineska skemo Tianjingsha
fluas gaja river’
ridete kun leĝer’
kantante en fier’
kaj en liber’
ĝojplena sen mizer’