Jakto sur lago (Shuidiaogetou)
Jakto sur lago
—laŭ ĉineska skemo Shuidiaogetou
jakto sur lago
kun motora bru’
flugas kiel sago
stabile sen sku’
ĝi giras laŭronde
trenante saŭmstrion
blankan sur akv-blu’
la ondoj ŝprucas
ĝis bord-avenu’
en sunlum’
la paro
ja kun ĝu’
sur ĝi sidas
babilante plu kaj plu
ili kisas ŝmace
brakumas sin ame
sen ajna enu’
ha, eviinda
jakta rendevu’