Sindonema veterano (Manjianghong)
Sindonema veterano
okaze de la 88-a naskiĝtago de Li Sen*
—laŭ ĉineska skemo Manjianghong
Kun verda glor’
de esper’
kara Li Sen
jam staras
en profundaĝ’.
Kun granda pen’
li fosas nian sulkon
en esperanta ĝarden’
silente
sindoneme kaj
kun elten’.
Prezentu
ni kun ben’
deziron
de varmplen’
al li sincere.
Ĉe la solen’
naskiĝtaga ni tostu
por lia vivo sen ĝen’
por verda
la promesplena
entrepren’!