Espera verdo
—laŭ ĉineska skemo Chaozhongcuo
etendiĝas verd’ de mont’
ĝis la horizont’
refreŝiga vidaĵ’
por okula renkont’
ĝi prezentas
vivipovon
de esper-font’
ĝi promesas venon
de fruktodona ont’