LUNO SURBRANĈA (Renyueyan)
Cezar (Germanujo)
LUNO SURBRANĈA
--laŭ ĉineska skemo Renyueyuan
Jen sur branĉo sidas Lun'
kaj ŝajne sen cel',
ripozema
kaj pozama,
kun granda bel'.
Luno plena
apud arbo,
kun blanka hel'.
Ni ĝin vidas
kun plezuro
en noktĉiel'.