Reveno al juneco (Langtaosha)
Reveno al juneco
—laŭ ĉineska skemo Langtaosha
kun granda kuraĝ’
malgraŭ grandaĝ’
veturis per marvojaĝ’
ŝi sen alies helpo
el doma kaĝ’
ŝi volis per saĝ’
en la pejzaĝ’
naturbela de sovaĝ’
sperti vivon plenan je
juna mesaĝ’