Sola (Yulinling)
Cindy Mckee (Usono)
Sola
—laŭ ĉineska skemo Yulinling (Tintado en Pluvo)
Tertremo for
jam delonge.
Longa esplor'
kolektis infanojn
al persisto
de provizor'.
La sola certeco,
deposta ignor'
en tendoj
jam sukure
starigitaj en pulvor'.
Knabo fuĝis el pulvor'
ĝis grundo
ŝajnis el marmor'.
Nokte li revenas,
kolektas
el urba kor'
brikon, ŝtonon,
panon!-
jen, la plej granda or'.
Scias li,
ke sub urbo
estas nur vapor'.
—laŭ ĉineska skemo Yulinling (Tintado en Pluvo)
Tertremo for
jam delonge.
Longa esplor'
kolektis infanojn
al persisto
de provizor'.
La sola certeco,
deposta ignor'
en tendoj
jam sukure
starigitaj en pulvor'.
Knabo fuĝis el pulvor'
ĝis grundo
ŝajnis el marmor'.
Nokte li revenas,
kolektas
el urba kor'
brikon, ŝtonon,
panon!-
jen, la plej granda or'.
Scias li,
ke sub urbo
estas nur vapor'.