Lastnokta tempesto (Sopir-al-sudo)
Lastnokta tempesto
—laŭ ĉineska skemo Sopir-al-sudo
lastnokte
la ŝtorma tempest’
destruis digon de sent’
per furioza molest’
ne plu l’ ama nest’
ni ambaŭ
je la kriza hor’
dispeliĝis de ondoj
jen kun disŝirita kor’
al lontana for’