Lavendo (Sopir-al-sudo)
Lavendo
—laŭ ĉineska skemo Sopir-al-sudo
lavenda
floro purpura
vekas viglon de kampar’
per emocio pura
kaj sent’ plezura
lavenda
freŝa bonodor’
blovas por semi kisojn
al kampuloj en labor’
kun arda fervor’
lavenda
viola muzik’
flugas super vilaĝo
super kampoj de tritik’
kun tona mistik’