Amora hor’ (Sopir-al-sudo)
Amora hor’
—laŭ ĉineska skemo Sopir-al-sudo
en ekstaz’
li kisas ŝmace
mi lekas lian korpon
ambaŭ agas aŭdace
penas senlace
ni tordas
rulas senĝene
tute nudaj korp-glue
li mordetas mamprene
kvazaŭ festene
mi ĝemas
pro ĝoja ekscit’
sub li anhelas brue
li palpas per man-invit’
al rava koit’
la kaco
ekrigidas jam
serĉas la suban truon
tuj ardas avida flam’
por la lud’ de am’
eniras
li kun forta bor’
piŝtadas ir-reire
mi ĝuas en seks-labor’
en amora hor’