Ekstere (Sopir-al-sudo)
Cindy Mckee (Usono)
Ekstere
—laŭ ĉineska skemo Sopir-al-sudo
Koncerto
penetras murojn.
Violono kaj lampo
ludas korpajn konturojn,
ombrojn kaj krurojn.
Brikrandoj
kaptas la zipon,
tiam gratas la dorson,
incitas anticipon.
Mi mordas lipon.
Ŝvelaĵoj
el kamizolo.
Vagas noktpapilio
inter mamo kaj tolo,
spira ventolo.
Punkton G
la fingro konas
kaj en troa ekscito
mi alvene ciklonas
dum pordo sonas.
—laŭ ĉineska skemo Sopir-al-sudo
Koncerto
penetras murojn.
Violono kaj lampo
ludas korpajn konturojn,
ombrojn kaj krurojn.
Brikrandoj
kaptas la zipon,
tiam gratas la dorson,
incitas anticipon.
Mi mordas lipon.
Ŝvelaĵoj
el kamizolo.
Vagas noktpapilio
inter mamo kaj tolo,
spira ventolo.
Punkton G
la fingro konas
kaj en troa ekscito
mi alvene ciklonas
dum pordo sonas.