Floro de amo (Litingyan)
Floro de amo
—laŭ ĉineska skemo Litingyan
via flustro lirlas
ĉe vesperiĝa hor’
pasia kaj patosa
ĉe l’ pord’de mia kor’
mi scias bone
ĝi estas amflor’
via milda kiso
vekas min per fervor’
delikata kaj softa
en mia rememor’
disfloras bele
sen ajna langvor’