Kolektado de konkoj (Sopir-al-sudo)
Kolektado de konkoj
—laŭ ĉineska skemo Sopir-al-sudo
sur plaĝo
mi levas per man’
la kolorriĉajn konkojn
kelkajn jen kun diafan’
en mara sinban’
kaj kelkajn
kun bunta rebril’
sub sunluma bakado
tenantajn sin en trankvil’
de osta gracil’
mi levas
ilin kun esper’
en mian verdan sakon
per riverenca sincer’
el la sabla ter’