Spektado al drak-boata konkurso* (Daolianzi)
Spektado al drak-boata konkurso*
—laŭ ĉineska skemo Daolianzi
boatoj
je signal’
eksturmas kontraŭ rival’
antaŭen kun ondŝaŭmo
kiel galopa ĉeval’
plenplenas
tra aer’
brua sonad’ kun fier’
de tamburad’ kaj gongad’
el boatoj sur river’
sur bordo
varma bol’
eksplodas el la popol’
ĉantad’ por kuraĝigo
kaskade ondas en fol’
remantoj
jen kun ŝvit’
svingas brakoj sen hezit’
elane kun energi’
por la premi’ de merit’
huraad’
ovaci’
kaj entuziasma kri’
iras al la ĉampion’
viva en ĝoja ebri’
*Drak-boata konkurso kutime okazas dum ĉina tradicia Drak-boata Festo (la 5-an de la kvina monato laŭ luna kalendaro), dum kiu oni memorfestas ĉinan antikvan poeton Qu Yu (304-278 a.K.).
Daolianzi (kanto de lavantino): ĉina fiksforma poemo el 5 versoj de 33,7,77 silaboj, laŭ rimaranĝo xa, a, xa (x=senrima)