Subira suno (Santaici)
Subira suno
—laŭ ĉineska skemo Santaici
lacas jam la suno
post tuttaga rondir’
li okulojn fermas
kun senhelpa suspir’
kun li flirtas fole
karese la zefir’
volante vuali
nigre per farboŝmir’
male pro malzorgem’
la vent’ per mana ŝir’
lin vundas sangruĝe
jen por homa admir’