Hejmtero (Santaici)
Hejmtero
—laŭ ĉineska skemo Triteraso
ĝi estas l' unua
aĵo en la memor'
neforgesebla sen
ajna pensa ignor'
ĝi kaŝas sekrete
kvazaŭ granda sako
viajn infanludojn
dum verdjuna tago
ĝi estas la loko
kiun vi sopiras
tagnokte sed ofte
pri ĝi vi suspiras
ĝi estas l' ej' por vi
ege malfacile
reirebla glate
ĝoje fajfi-trile
ĝi estas tombejo
jen por via anim'
kaj blankbrilaj ostoj
en fina vivpilgrim'
—laŭ ĉineska skemo Triteraso
ĝi estas l' unua
aĵo en la memor'
neforgesebla sen
ajna pensa ignor'
ĝi kaŝas sekrete
kvazaŭ granda sako
viajn infanludojn
dum verdjuna tago
ĝi estas la loko
kiun vi sopiras
tagnokte sed ofte
pri ĝi vi suspiras
ĝi estas l' ej' por vi
ege malfacile
reirebla glate
ĝoje fajfi-trile
ĝi estas tombejo
jen por via anim'
kaj blankbrilaj ostoj
en fina vivpilgrim'