Mi estas verda folio (Fengrusong)
Mi estas verda folio
—laŭ ĉineska skemo Fengrusong
Mi estas verda foli’.
Nenion el Di’
mi avide deziras.
Kaj mi nur
kun kora pi’
akompanas floron
en sunluma radi’.
Ne povas kun papili’
gaje danci mi,
ĉar ŝi nur flirtas kun flor’.
Same dronas en ebri’
mi per apreca spekt’
sen ajna fantazi’.