Biso de akvo (Fengrusong)
Cindy Mckee (Usono)
Biso de akvo
—laŭ ĉineska skemo Fengrusong
Mi, dinosaŭra piso,
saliva kiso,
falante kaj levante,
pluvante.
Mi, Tigriso,
gutoj skuigitaj
el velo dum hiso.
Mi, likvo el peniso,
de sur narciso,
falante kaj levante,
en cikla kompromiso.
Mi neniam mortas
sed vivas en diso.