Papilio en pluvo (Fendieer)
Papilio en pluvo
—laŭ ĉineska skemo Fendieer
pluvgutoj grase falas el ĉiel’
batante
en venta pel’
la florojn
la herbojn
per vipkruel’
ekĝemas
ŝi sub verda ombrel’
la papilio vestita en bel’
malseka
trema pro gel’
baraktas
al ŝirmej’
ŝia fier’
jam foris
el ŝia ĉiu ĉel’