dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 开创中国诗词的世界语品牌,学习、研究、创作 Ĉinesko 的园地
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko → Cindrulino (Sopir-al-sudo)

您是本帖的第 2126 个阅读者
树形 打印
标题:
Cindrulino (Sopir-al-sudo)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
Cindrulino (Sopir-al-sudo)

Cindrulino

—laŭ ĉineska skemo Sopir-al-sudo

 

Antaŭe

vivis nobelo

kiu havis filinon

dolĉan plej sub ĉielo

brilan kun belo.

 

Sed vee

mortis edzino

lia jen pro malsano

laŭ fatala destino

je viva fino.

 

La patro

sin turnis al in’

malica kaj kruela

por familia kombin’

kun sia filin’.

 

Novedzin’

kun filinoj du

sin montris mava al ŝi.

Ŝi vivis nek kun vivĝu’

nek feliĉa plu.

 

De tiam

malbonhumora

duonpatrin’ insultis

la knabinon orkoran

per voĉo rora.

 

Filinoj

du ŝiaj same

kondutis tre maldece

kruele al ŝi jame

ankaŭ sename.

 

La knabin’

de tiu nobel’

faris la hejmaferojn

tutajn sub riproĉa pel’

sen ajna ribel’.

 

Sed ŝi ne

kuraĝis diri

tion al sia patro

nek ripozon deziri

sed nur suspiri.

 

Ŝi ofte

sidis post labor’

ĉe cindro de la kamen’

elĉerpite kun sangplor’

kaj korpa dolor’.

 

De tiam

ili nomis ŝin

kun malestima tono

la malbela Cindrulin’

kun povra destin’.

 

ip地址已设置保密
2010/9/11 21:09:53
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

Malgraŭe

en ĉifona vest’

ŝi ankoraŭ belis pli

ol la du kun kor’ de pest’

en la luksa nest’.

 

Okazis

la bal’ de reĝid’.

Li invitis fratinojn

de l’ patrino kun insid’

kaj malica rid’ .

 

Por vantec’

la filinoj du

okupiĝis pri vestoj

plibelig’ de korpkonstru’

okulplaĉa ŝu’.

 

Pro tio

povra Cindrulin’

gladis kaj preparadis

kostumojn kun dorso-klin’

penegis sen fin’.

 

Sed ili

laŭplaĉe per vok’

kurigis ŝin labori

endome de lok’ al lok’

ludis ŝin per mok’.

 

Cindrulin’

kun honesta kor’

pretigis ilin helpe

obeis kun bonhumor’

sen ajna langvor’.

 

Alvenis

la tago de bal’.

La du fratinoj ĝoje

foriris al festival’

sub nokta vual’.

 

Cindrulin’

dum longa moment’

sekvis ilin okule

kun larmoj de pika sent’

en plora silent’.

 

Kiam ŝi

ploris en ĉagren’

aperis baptopatrin’

ŝia el fea teren’

per venta alven’.

 

Do tiu

demandis al ŝi

“Kial vi ploras, filin’?

Volus iri al bal’ vi?

Ha, vin heplu mi.”

ip地址已设置保密
2010/9/11 21:20:51
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
3
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

“Do iru

al via ĝarden’

portu kukurbon al mi.”

La knabino sen kompren’

iris por ĝi jen.

 

La patrin’

malplenigis ĝin

lasante ŝelon nure.

Ŝi kun magi-ilumin’

tuŝis per verg-fin’.

 

Ha, strange!

Fariĝis kaleŝ’

ĝi tuj kun ora brilo.

Kia mirakla sukces’

loga al kares’.

 

Kaj poste

tuŝis per verget’

ŝi ses musojn en kaptil’.

Ili fariĝis laŭ pet’

ĉevaloj en pret’.

 

Ŝi ankaŭ

el rategoj tri

faris veturigistojn

en vest’ de ceremoni’

per verga magi’.

 

Kaj plue

la patrin-fein’

transŝanĝis ses lacertojn

al lakeoj kun anim’

kaj kun disciplin’.

 

Demandis

ŝi, “Ĉu kontenta?”

al Cindrulino fine.

“Sed por prezent’ momenta

nur vest’ maltenta?”

 

La fein’

per sorĉa magi’

ŝin tuŝis per vergeto.

Tuj sidiĝis vest’ sur ŝi

bela kun or-stri’.

 

Kaj al ŝi

fein’ aldonis

paron da vitraj ŝuoj

kiujn la mond’ ne konis

kaj ŝi bezonis.

 

Laŭ admon’

ŝi devis certe

reveni antaŭ noktmez’,

alie senaverte

malus konverte.

ip地址已设置保密
2010/9/11 21:21:41
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
4
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

La knabin’

vestita bele

ekveturis en kaleŝ’

al la palac’ rekt-cele

vere anĝele.

 

Laŭ raport’

akceptis reĝid’

ŝin el kaleŝo varme,

paŝis ŝi sub lia gvid’

en balon kun rid’.

 

En salon’

regis silento.

Ĉiujn ravis ŝia bel’

de natura invento

en ĉi momento.

 

Kaj poste

ekbolis murmur’

laŭda kaj admira pri

ŝia beliga matur’

kaj sorĉa figur’.

 

La princo

petis ĝentile

al ŝi danci rondire.

Ŝi dancpaŝis facile

kaj valsis brile.

 

Dum paŭzo

rigardo lia

karesis ŝin ĉiame.

Dronis li en pasia

sento ebria.

 

Ŝiaj du

fratinoj miris

pri la raviga sceno.

Ili arde deziris

envie spiris.

 

Apude

al fratinoj du

ŝi prezentis frandaĵojn,

sed ili ŝin en homflu’

ne rekonis plu.

 

Proksime

al noktmeza hor’

ŝi haste reverencis

al gereĝoj pro favor’

kaj rapidis for.

 

Post kiam

ŝi hejmeniris,

al la baptopatrino

ŝi dankajn vortojn diris

balon admiris.

ip地址已设置保密
2010/9/11 21:22:24
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
5
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

Ŝi petis

iri al la bal’

por rigardi pli multe

da personoj en danchal’

sub lampluma pal’.

 

Nune du

franjoj kun ekscit’

revenis kaj pord-frapis.

Ŝi malfermis ĝin kun glit’

kvazaŭ el la lit’.

 

“Kial vi

tiel malfruas?”

sonis la dormema voĉ’,

“Ĉu l’ bal’ animon skuas

kaj vi ĝin ĝuas?”

 

“Ja certe.

Se ĉeestus vi,

vi ja pri l’ bela princin’

mirus, ĉar elstaris ŝi

en bala soci’.

 

Ankaŭ ŝi

agis ĝentile

al ni ambaŭ kaj donis

fruktojn al ni humile.

Kiel admire!

 

Neniu

konas ŝin bone.

Mi certas, ke l’ princo ŝin

volas koni persone

eĉ se spione.”

 

“Kiel vi

feliĉaj estas!

Mi esperus, ke mi per

bela jupo min vestas

kaj ĝin ĉeestas!”

 

Ili ŝin

mokis rikane

pro ŝiaj turp’ kaj povro.

Al ŝi ili ĉikane

agis tirane.

 

Denove

en la sekva tag’

ili du iris al bal’,

ankaŭ ŝi per kaleŝ-vag’

post beliga pak’.

 

La princo

ĉiam ridplene

sidis apud ŝi ame,

alparolis senĝene

komplezis pene.

ip地址已设置保密
2010/9/11 21:23:18
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
6
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

La fraŭlin’

dronis en plezur’,

jam forgesis promeson

pri la noktmeza forkur’

de amadventur’.

 

Eksonis

la unua bat’

de noktmez’. Jam leviĝis

ŝi kaj kuris kiel kat’

por temp-akurat’.

 

La princo

sekvis ŝin kure.

Dume ŝia vitra ŝu’

defalis teren rule

sur ŝtupon nure.

 

Ĝin levis

kaj kaŝis reĝid’.

Li vane ŝin atingis

pro ŝia granda rapid’

jame ekster vid’.

 

Ŝi venis

domen finfine,

sen kleŝ’, sen bela vesto,

sed ĉio origine

kovris ŝin ŝime.

 

Kiam du

franjoj revenis,

Cindrulino demandis

ĉu l’ belulin’ alvenis

kaj ĝui penis.

 

“Jes, ŝi ja

venis kontente,

sed ŝi foriris haste

malaperis momente

rapide vente.

 

Ŝi perdis

vitran ŝuon jam,

kaj l’ princo ĝin konservis

pro sia sento de am’

por la svata dram’.”

 

Ververe

anoncis reĝid’

ke li edzinigos ŝin,

kiu povas kun memfid’

jen en koincid’

 

enmeti

sian piedon

en vitran ŝuon ĝuste,

sen fari karnon per kned’

sen ajna rimed’.

ip地址已设置保密
2010/9/11 21:24:04
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
7
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

Komencis

oni provi ĝin

sur inoj en kortego,

sed ne ili laŭ l’ difin’

taŭgis, kun deprim’.

 

Alportis

oni la ŝuon

al du franjoj por provi,

ĝi ne sidis al duo

jen kun kongruo.

 

Cindrulin’

je l’ unua vid’

rekonis sian ŝuon.

“Mi provu!” diris kun rid’

ŝi tuj kun decid’.

 

Spite al

ilia ridmok’

ŝi ŝovis la piedon

en vintan ŝuon ĉe l’ lok’.

Je ilia ŝok’

 

la ŝuo

sidis tre bone

jen al ŝi kiel ganto.

Tio batis bastone

ilin sensone!

 

Pliiĝis

plu ilia mir’

kiam ŝi duan ŝuon

elpoŝigis per eltir’

kun trankvila spir’.

 

Tiame

venis la fein’.

Ŝi frapis per vergeto

la vestoĵon de l’ knabin’

kun granda fascin’.

 

Tujtuje

beliĝis ĝi pli

ja ol tiuj antaŭaj.

Ŝi brilis per or-radi’

pro fea magi’.

 

Du franjoj

rekonis fine

en ŝi l’ belan fraŭlinon,

pardonpetis kapkline

des pli inkline.

 

Ŝi kisis

ilin kun amem’

kaj indulgis fiagojn

iliajn, mildigis mem

ilin kun kortrem’.

ip地址已设置保密
2010/9/11 21:24:49
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
8
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

Okazis

nupto solene

inter ŝi kaj la princo.

Ĉiuj gastis festene

ĝuis senĝene.

 

Cindrulin’

bona kaj bela

loĝigis siajn franjojn

en la palac’ fabela

luksa kaj hela.

 

Nu, ili

en la sama tag’

edziniĝis en palac’

jen ekster sia imag’

en celebra ag’.

ip地址已设置保密
2010/9/11 21:25:42

 8   8   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.29688 秒, 4 次数据查询