Se mi estus pasero (Pusaman)
Se mi estus pasero
—laŭ ĉineska skemo Pusaman
se mi estus pasero
mi volus kun prefero
flugi fojfoje
kaj kanti ĝoje
super via kap’
tra via pordklap’
antaŭ l’ fenestro
per pepa orkestro
mia kanto el la kor’
ravus vin en ĉiu hor’
ĉu vi scias pri
mia am-pasi’?
ĝi radikas jam
kaj kreskas ĉiam
en mia korfund’
kun senta abund’