Dediĉe al deodaro (Pusaman)
Dediĉe al deodaro
—laŭ ĉineska skemo Pusaman
vi jen dum la tuta jar’
prezentas kun malavar’
verdon al la mond’
kun prospera frond’
vi firme staras
vi ne vulgaras
pri ama sento
en arba gento
pluvŝtormon ne timas vi
nek ciklonon kun magi’
vi restas en pret’
firmas kun diskret’
pikilojn de fer’
levas kun koler’
vi kontraŭ malvirt’
kontraŭ kondut-flirt’