Interŝanĝado de edzinoj (Pusaman)
Interŝanĝado de edzinoj
—laŭ ĉineska skemo Pusaman
mi kaj l' edzo laŭ invit'
iris al bal' kun ekscit'
en hal' malhela
etos' pelmela
jen paro post par'
ekdancis sen bar'
laŭ flua muzik'
en ton' de lirik'
l' edzo ĉirkaŭprenis min
fole dancis kun kapklin’
tiel ebrie
kiel pasie
ĉe mia orel'
per ton' miela
li flustris, "kara,
fraŭlin' najbara
jen edzin' de l' amiko.
en sekvanta muziko
mi dancu kun ŝi,
prezentu al vi
sian edzon jen
kun energiplen'
ĝentilan, ŝikan
sane fortikan."
mi respondis konsente
ĉar ŝanĝos evidente
li ja per manovr'
edzinon per kovr'
muzik' reekis
dancadon vekis
aliris al mi
komplezeme li
altiris al sia sin'
li intime kun obstin'
mi sentis vere
malpion pere
pro nia korpglu'
eĉ lia spirflu'
bloviĝis al vang'
mia el la lang'
—laŭ ĉineska skemo Pusaman
mi kaj l' edzo laŭ invit'
iris al bal' kun ekscit'
en hal' malhela
etos' pelmela
jen paro post par'
ekdancis sen bar'
laŭ flua muzik'
en ton' de lirik'
l' edzo ĉirkaŭprenis min
fole dancis kun kapklin’
tiel ebrie
kiel pasie
ĉe mia orel'
per ton' miela
li flustris, "kara,
fraŭlin' najbara
jen edzin' de l' amiko.
en sekvanta muziko
mi dancu kun ŝi,
prezentu al vi
sian edzon jen
kun energiplen'
ĝentilan, ŝikan
sane fortikan."
mi respondis konsente
ĉar ŝanĝos evidente
li ja per manovr'
edzinon per kovr'
muzik' reekis
dancadon vekis
aliris al mi
komplezeme li
altiris al sia sin'
li intime kun obstin'
mi sentis vere
malpion pere
pro nia korpglu'
eĉ lia spirflu'
bloviĝis al vang'
mia el la lang'