Ĉinokta lun’
—laŭ ĉineska skemo Dekses-Silabo
lun’
ĉinokta plenkreskas nun
brilante
alte super dun’
disverŝas radiojn kun
arĝento
en meza aŭtun’
ne fervoras kiel sun’
sed mildas
kun ama fortun’